Anstromo: Mezurunuo de longo; cent duiliononoj de metro, t.e. 0,1 nanometro

Anstromo, aŭ angstromo (mallongigo Å) estas mezurunuo de longo, egala al 100 pikometroj (do, 10–10m).

Ĝi ne estas unuo de SI, kaj internaciaj normigaj organizaĵoj ĝin malrekomendas.

Oni ofte uzas ĝin en fiziko por mezuroj de atomoj, kemiaj ligiloj, kaj ondolongoj de videbla lumo; ĝian oportunon ilustras la fakto, ke la diametro de hidrogena atomo estas proksimume 1Å.

Ekvivalentoj

  • 1 Å = 10−10 m = 0,1 nm
  • 1 nm = 10 Å
  • 1 Å = 100 pm
Anstromo: Ekvivalentoj, La simbolo unikoda, Origino 
La unikodaj difinoj

La simbolo unikoda

Unikodo entenas apartan signon por anstromo ĉe U+212B. Tamen preferindas la uzo de la sveda litero U+00C5, difinita per la normiga transformo unikoda.

Origino

Anstromo estas nomita omaĝe al la sveda fizikisto Anders Jonas Ångström [ˈɔ̀ŋstrœm], unu el la fondintoj de spektroskopio.

La esperantaj vortaroj (ekz-e NPIV) donas por la mezurunuo oportunigitan esperantigon sen la ortografia g (kiu fakte malestas en la prononco de la lingvoj sveda, angla kaj aliaj, posedantaj la fonemon /ŋ/). Tio estas fonologie ĝusta, ĉar en Esperanto [ŋ] estas alofono de /n/, kaj tiel ni povas simpligi la langorompan karambolon /n-g-str/, kian postulus la meĥanika paŭsaĵo de la skriba formo.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Anstromo EkvivalentojAnstromo La simbolo unikodaAnstromo OriginoAnstromo Eksteraj ligilojAnstromoMezurunuoSI

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

RetlernadoLa Dernière HeureKontraŭfaŝisma Liberigmovado de AŭstrujoKiŝinevo-309Socialista InternacioLucinda Riley681ChartresMohamedoNorma datumaroVacarissesEpigastroAbbas KiarostamiParacetamoloMadama ButterflyOdesoVilla FarnesinaMarie-GalanteEŭska nacia teamo de futbaloCambraiMontereyStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojJohor BahruŜavarmoAltfornoRetforumoHarry PotterGratifiko (mono)Opština ValandovoBernoNacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de AngoloRadomGravita akceloCampora (Salerno)TertremoAfganioKatolika EklezioYolaBranoĈeĥioElektita popoloBlazonoMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000TaksonomioTransistoroAlytus (subdistrikto)1620-aj jarojNemenčinėBildliteraturoFiladelfio (Pensilvanio)1644MeloZaratuŝtroRowan AtkinsonRožďaloviceTytuvėnaiPrivacy BadgerObservatorio de NihondairaPontoRomoRoh Mu-HĵeonJuan Martínez SilíceoPorto-Riko🡆 More