Anelidoj (science latine Annelida; el la latina annellus, malgranda ringo + -ida) estas filumo de vermoj en kiu la surfaco de la korpo montras pli-malpli distingitajn dividojn en ringoj aŭ segmentoj, ĝenerale havantaj alfiksaĵojn por movado kaj brankojn.
La filumo estas dividita en 3 klasoj (unu el ili formortinta), kiuj inkluzivas proksimume 17 388 speciojn, inter aliaj, la ordinara tervermo, la lumbriko kaj la hirudo.
Anelidoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Kambrio - nun | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Klasoj kaj subklasoj | ||||||||
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Lamarko konsideris la anelidojn kiel la okan klason de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj, insektoj, araknoidoj kaj krustuloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la anelidojn kiel la unuajn kun cirkulado per arterioj kaj vejnoj, kun pli kompleksa cirkulado kaj nodhava mjelo (paĝo 124).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anelidoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.