Polipo estas unu el la du formoj, kiujn povas preni la kniduloj (la alia mara formo estus la meduzo).
Temas pri senseksa organismo, sidebla (fiksiĝante sur io) kaj bentosa (proksime de maraj profundoj).
La polipoj estas cilindroformaj kaj posedas ĉe unu flanko piedecan membron kiu ligas ilin al la grundo, kiu iĝas kolonio, kaj aliflanke truon ĉirkaŭitan de tentakloj (kiuj malmovigas la etajn predojn), kiu utilas kiel kaj buŝo kaj anuso. La mortintaj polipoj restas kiel kalkaĵo kaj sur tiu bazo kreskiĝas novaj polipoj. Tiele en koralaro nur la surfacaj tavoloj estas vivantaj polipoj. Kelkaj polipoj estas grandaj (ĝis 20 cm diametraj) kiel la fungokoralo, kiu povas vivi sendependa, sed la plej parto estas malgrandaj kun diametro malpli ol 1 cm kaj koloniiĝas; tiele unu kilogramo de koralo povas enhavi 80,000 mortintaj polipojn.
Ekzistas du formoj de polipoj, tiuj kiuj vivas sole (la hidroj) kaj tiuj kiuj vivas kolonie (la hidraroj).
Inter la fiksiĝanta parto kaj la supra truo estas fako, kiu konsistas el ektodermo kaj el endodermo separitaj de mezogleo. La ektodermo konsistiĝas el ununura tavolo de ĉeloj, kiuj elproduktas ian mukaĵon. La bazo posedas miofibraĵojn longoformajn de kie venas la nomo mioepitelaglandaj. Inter tiuj ĉeloj, troviĝas sensivaj ĉeloj neŭropiteliaj fadenformaj kun ia tuŝosenta silkaĵo ekstera. La bazo rilatas kun ĉelo mioepitelia aŭ kun nervaj ĉeloj pere de branĉecaj fadenaĵoj.
Lamarko konsideris la polipojn kiel dua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis ilin kiel regeneraj korpoj, sen radia dispozicio sed jam kun speciala organo, nome nutrokanalo (paĝo 119).
Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Polipo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.