Koraluloj (Anthozoa) estas klaso de maraj senvertebruloj kiuj inkludas maranemonojn, ŝtonajn koralulojn, mildajn koralulojn kaj gorgonianojn.
Plenkreskaj anthozoa-anoj estas preskaŭ ĉiuj ligitaj al la marfundo, dum ties larvoj povas disiĝi kiel parto de la planktono. La baza unuo de la plenkreskulo estas la polipo; tio konsistas el cilindra kolono kun disko en la pinto kun centra buŝo ĉirkaŭita de tentakloj. Maranemonoj estas ĉefe solemaj, sed la majoritato de koraluloj estas koloniaj, formitaj de la komenciĝintaj novaj polipoj el origina, fonda individuo. Kolonioj estas plifortigitaj pere de kalcia karbonato kaj de aliaj materialoj kaj montras variajn amasajn, platecajn, arbustecajn aŭ foliajn formojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Koraluloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.