Tradicia klarigo:
Alcededoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pelargopsis capensis | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Familioj | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Hodiaŭa klarigo:
La ordigo ne estas facila. Ĝis 1990 oni prezentis nur unu familion, eble enhavanta tri subfamiliojn. Poste la studoj pri diversaj DNA-sekvencoj ŝajnis pruvi, ke temas pri tri vere diferencaj familioj, sufiĉe proksimaj por ke ili kunformu subordon Alcededoj (Alcedines), sufiĉe diferencaj de la aliaj birdoj de la ordo Koracioformaj (Coraciiformes). Sed tiu ĉi klasifikade ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptita.
Tiu subordo enhavas tiom malsimilajn birdojn kiom la nov-gvinean dacelon, pli bone konata sub la nomo ridema kukabarao, granda je 45 cm, kaj la leconte-ispidinon, mallonga je 10 cm. Tamen ĉiuj havas grandan kapon, longan, fortan kaj pikan bekon, mallongajn krurojn kaj etan voston. Preskaŭ ĉiuj havas brile buntan plumaron.
La tropikaj zonoj estas la ĉefaj areoj, kie vivas alcionoj. En Eŭropo kaj en Nordameriko hejmas fakte po unu specio. En la tuta granda Sudameriko loĝas nur kvin specioj kaj unu plia vintras, dum en nur unu eta afrika lando, en Gambio, vivas ok specioj. La plej specioriĉan populacion oni trovas en Aŭstralio kaj sur la insularo de la Pacifiko.
Alcionoj vivas kaj en arba kaj en rivera medioj. Arbalcionoj manĝas ĉefe reptiliojn, riveralcionoj manĝas fiŝetojn, ranojn, insektojn kaj kankrojn, kiujn ili kaptas plonĝante el supro. Malgraŭ elekti diferencajn manĝaĵojn la tri familioj same perforte frapas la predon kontraŭ arbo aŭ ŝtono aŭ lasas ĝin fali desupre antaŭ engluti ĝin aŭ forporti ĝin al la idoj, kiuj havas siajn nestojn en tuneloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alcededoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.