Ajodjo (hindie अयोध्या, ayodhyā) estas antikva urbo en Barato.
Ĝi estis la ĉefurbo de la iama gubernio Awadha, nun en la samnoma distrikto de Utar-Pradeŝo (ekde 2018). En la Ramajano, Ajodjo estis la ĉefurbo de Kosalo kaj la naskiĝloko de Ramo. En Palio, la urbo nomiĝis Ayojjhā. Dum la brita regno la regiono ĉirkaŭ Ajodjo nomiĝis Oudh. Ĝi estas sur la dekstra bordo de la rivero Sarajuo, 555 km oriente de Nov-Delhio. En Sanskrito, la vorto "ayodhyā" signifas "lokon kontraŭ kiu oni ne militu". Laŭ kelkaj sanktaj libroj de hinduismo (ekz. Brahmanda Purana) Ajodjo estas unu el la plej sanktaj lokoj de la lando.
Ajodjo | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Barato | ||
Federacia ŝtato | Utar-Pradeŝo | ||
Distrikto | Faizabad | ||
Poŝtkodo | 224123 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 890 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 700 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 82° 12′ O 26.882.226° 48′ N, 82° 12′ O | ||
Alto | 93 m [+] | ||
Areo | 79,8 km² (7 980 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ayodhya [+] | |||
Dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la komuna erao, Ajodjo nomiĝis Saketo (Sāketa). La urbon Saketa venkis la reĝo Kaniŝko de la kuŝana dinastio. Li faris ĝin la administra centro de liaj orientaj teritorioj. Ne estas klare kiam la nomo ŝanĝiĝis, sed jam dum la vizito de ĉina pilgrimo la en l-a 7a jarcento KE, la urbo jam nomiĝis Ayodhyā.
Ajodjo situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 93 m. super la marnivelo. Fajzabad (Barato) troviĝas nur 7, Gonda (urbo) 43, Sultanpur 60, Basti 56, Akbarpur (Ambedkar Nagar) 61, Barabanki 102, Rajbareli 113, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 124, Kanpur 194, Agra 415, tutlanda ĉefurbo Delhio 532, Kolkata 780, Mumbajo 1295 kilometrojn (aere) [1].
En Fajzabad la oficiala lingvo estas la hindia, al kiu aldoniĝis la urdua, krome la loka en:Awadhi language.
En Ajodjo flughaveno funkcias. La fervoja kaj voja kontaktoj estas tre bonaj. Pontoj helpas la trafikon.
Ajodjo situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). La temperaturo varias inter 17-32 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1103 mm, plej ofte pro la sudokcidenta musono inter junio-septembro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ajodjo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.