Adalbert STIFTER (/ˈadalbɛrt ˈʃtɪftər/ ) (n.
la 23-an de oktobro 1805 en Oberplan, Bohemio, m. 28-an de januaro 1868 en Linz) estis aŭstra verkisto kaj pentristo.
Adalbert Stifter | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adalbert Stifter | |||||
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1805 en Horní Planá | ||||
Morto | 28-an de januaro 1868 (62-jaraĝa) en Linz | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | ĝismorta sangoperdo vd | ||||
Tombo | Linz vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Q31030144 vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Cislajtio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • pentristo • poeto • instruisto • preservationist vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
Aktiva dum | 1830–1868 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Rock Crystal ❦ Indian summer ❦ Witiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis juron, matematikon kaj natursciencon en Vieno, sed lia intereso pri pentrado kaj verkado pli kaj pli fortiĝis. En la jaro 1837 li edziĝis. Kvankam famiĝanta kiel verkisto kaj pentristo, li pro financaj zorgoj vivtenis sin kiel redaktoro kaj instruisto. Liaj rilatoj al aŭtoritatuloj ofte estis tre malbonaj, lia financa situacio ne esence pliboniĝis kaj finfine lin premis sanecaj problemoj. Suferanta je hepata cirozo li provis suicidon kaj mortis sekve de ĝi du tagojn poste. La sinmortigo poste estis prisilentata, ĉar suicidintojn laŭ la tiama tradicio ne eblis normale entombigi.
La verkaro de Adalbert Stifter brilas pro la elstaraj priskriboj de pejzaĝoj, kiuj laŭ la aŭstra verkisto Peter Rosegger efikas "kvazaŭ pentritaj per la peniko". Kiel pentristo Stifter estas rigardata antaŭulo de la impresionismo, krome menciindas liaj meritoj en la konservado de artaj valoraĵoj.
La erikejvilaĝo,tria ĉapitro (trad. Karl Bartel, La Marto, 1911, p. 52-54)
La flugo per la Kondoro : (Fragmento el la novelo La Kondoro) ; Die Fahrt auf dem Kondor : (aus der Novelle Der Kondor) / [Trad. Ernst Werner]. - En: Austria antologio ; p. 18 - 23, kajeroj 11 - 15
Survoje al lernejo en montaro
La flugo per la kondoro. - En: Tri majstro-noveloj ; p. 30 - 32
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Adalbert Stifter, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.