Franz Zwach

Franz ZWACH (cvaĥ), aŭstro-germano, kolonelo.

Naskiĝis en la 29-a de septembro 1856 en Telč (nun Ĉeĥio), mortis en la 21-a de marto 1928 en Wien. Fariĝis Esperantisto 1906 en Lwöw. Estis membro de Internacia Kuratora Komitato de IEMW, honora membro de diversaj Esperanto-societoj, Lingva Komitano. Lernis la Braille-skribon por korespondi kun blindaj Esperantistoj.

Franz Zwach
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1856 (1856-09-29)
en Telč
Morto 21-an de marto 1928 (1928-03-21) (71-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
Franz Zwach
Franz Zwach
vdr

Vivo

Franz Zwach naskiĝis en Telĉ, tiam Moravio, la 29-an de septembro 1856, filo de l’ tiea kuracisto palaca. Li elektis la oficiran karieron. Li edziĝis al ankaŭ esperantistino Valerie Zwach.

Esperanto

En 1906, ĉe kegloludado, d-ro Skalkowsky-Lemberg menciis en societa rondo Esperanton, Zwach ekinteresita, aĉetis libreton pri ĝi. Post ok tagoj jam li povis ekparoli al la doktoro en Esperanto.

Li estis elektita por Lingva Komitato per 83 voĉoj en 1928, sed mortis antaŭ la fino de la balotado.

Li estis honora membro de „Unua Esperanto-Unuiĝo“, „Danubio“, „Fideleco“ kaj „Rondo de Blinduloj“.

Verkoj

Tradukis: „Poeziaĵoj“ de Schiller; La Malŝparulo de Ferdinand Raimund, prezentita en la 16-a UK, kaj „Altarbaro“ de Adalbert Stifter (manuskripto), tekstojn en „Katolika Kantaro“, verkis multajn zorge pripensitajn, belstile skribitajn recenzojn en la aŭstriaj Esperanto-gazetoj. Li tradukis ankaŭ Zamenhofajn poemojn en la germanan lingvon kaj verkis originalajn poemojn.

Tags:

18561906192821-a de marto29-a de septembroKoloneloLwöwTelčWienĈeĥio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SanoFerenc BéldiMario Vargas LlosaPlenuma povoUniversala Tempo KunordigitaLineara algebro1-HeksinoPalenganDistrikto BihorFrandzadoApple TV+Nacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoMoncofaMetila askorbatoHispanio16-a de apriloInterreta relajsa babiloAntikva EgiptioKladruby (apartigilo)SanskritoBihar (historia departemento)Ĝenerala Datum-Protekta RegularoHTML5Introduction to Objectivist EpistemologyVolodimir ZelenskijAnglalingva VikipedioNational Center for Biotechnology InformationFemurfendoJava (programlingvo)Sankta BarbaraAbdomena kvakoSirioI2PIsraeloThe Tortured Poets DepartmentPlatonoFormaldehidoHidișelu de SusKladruby (distrikto Strakonice)Albert EinsteinDomajna nomsistemoAnthony Hendrik van der Boon Mesch3-HeptinoAHTTP 404The TimesArtoBenifaió (stacidomo)CycLParolsintezoBavarioLitkovriloMadridoHutia movadoPristimantis gretathunbergaeLos-AnĝelesoCheriuAkuzo pri ofero de sangoIslamoPublika havaĵoSârbi (Hălmăgel)Friedrich Karl Forberg1715🡆 More