Impresismo aŭ impresionismo estas arta stilo, kiu aperis unue en la pentrarto proksimume en 1850 en Francujo.
Ĝi vastiĝis al tuta Eŭropo ĝis la komenco de la 1900-aj jaroj. Oni aplikas la nomon impresismo ankaŭ por la samepoka muzika stilo, kaj certagrade por beletraĵoj.
Influon la unuaj impresismaj pentristoj ricevis de anglaj artistoj. Ili observas kaj respegulas la impresojn el la realo, tio estas al la okula sentado de koloroj kaj lumoj en la naturo, sen konsidere la bildigotajn aĵojn, homojn, pejzaĝojn, senmovaĵojn (mutajn naturojn). Impresistoj favoris uzi purajn kolorojn sen enmikso de nigro aŭ blanko. Ili ankaŭ priprensis la sciencajn trovaĵojn pri funkciado de vido.
Ĉi tiu pripenso forte aperis en la lasta fazo de impresismo, kromnomata punktismo. En ĝi la pentristo apudmetis punktetojn de bazaj koloroj, taskigante la okulon de rigardanto per la kunmiksado de la koloroj kaj rekonstruado de bilda tuteco.
En samepoka muziko verkoj estas rigardataj kiel impresismaj pro apudmeto de mallongaj melodieroj kaj pro delikateco de sonkoloro, el kiuj aŭdanto ricevas sonan etoson, pli ol firme konstruitan melodiaron.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Impresionismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.