La termino ĝilbabo, alilingve jilbāb aŭ jilbaab (arabe جِلْبَاب:, translit.
DMG: ǧilbāb) referas al ajna longa kaj malstreĉa jako aŭ ekstera vesto kiun surmetas kelkaj islamaninoj. Ĝilbabo, jubbah aŭ jilaabah estas ankaŭ sciita kiel ĉadoro en Irano kaj Afganio. La moderna ĝilbabo kovras la tutan korpon. Kelkaj virinoj ankaŭ kovros la manojn kun gantoj kaj la vizaĝon kune kun nikabo (niqāb).
Ĝilbabo en Indonezio estas uzita por referenci al kaptuko prefere ol al longa kaj malstreĉa vestaĵo.
Nova tipo de atleta ĝilbabo estis kreita de Nike. Tio ĉi permesas virinojn ludi volejbalon samtempe respektante tradician vestaĵostilon.
Kelkaj modernaj islamanoj insistas ke la nuntempa ĝilbabo kaj la vestaĵo priskribita en la Korano kaj la hadith estas ekzakte la saman kaj ke la Korano sekve postulas de la kredantoj surmeti 'ĉi tiujn' vestaĵojn. Kelkaj scienculoj diras ke vualo ne estas deviga antaŭ blindaj, neseksaj aŭ gejaj viroj.
Tradicia islama kostumo por virinoj ŝajnas inkluzivi la abajon, la ĉadoron kaj la burkon, samkiel multaj aliaj formoj de vestaĵoj kaj kaptukoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĝilbabo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.