Ĉuĉeo (koree 주체, ifa-e , ĉinsigne 主體) estas la oficiala gvida ideologio en Nord-Koreio, kiu diras, ke alfrontante problemojn, oni kalkulu plej unue je la propraj fortoj.
Bonvolu ŝanĝi la tekston kaj aldoni almenaŭ unu fidindan fonton. (Novembro 2016)" style="background:#ffeaea; color:#444444">[mankas fonto]
Ĉuĉeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
politika ideologio • religio | |||||
socialisma patriotismo • memstareco • ultranaciismo | |||||
Lando(j) | Nord-Koreio vd | ||||
| |||||
Norda Koreio ne nur proklamis tiujn ĉi ideojn, sed ankaŭ sekvis ilin delonge: en la 1950-aj jaroj okazis malvarmiĝo de la rilatoj kun Sovetio, en la 1960-aj kun Ĉinio. Ambaŭokaze la kialo estis, ke Norda Koreio ne volis iĝi satelita ŝtato superregebla de ekstere.
Post la disfalo de la socialisma ŝtataro ĉuĉeo perdis multon el sia iama marksisma enhavo. Post la morto de prezidento Kim Il Sen la ideologio ekhavis elementojn preskaŭ religiajn (ekzemple oni ne diras, ke Kim Il Sen mortis, sed ke li "estas en aspekto de senmorteco"). Ĉuĉea ideologio estas studata kelkloke en la mondo, ankaŭ ekster Koreio, en neregistaraj societoj.
Ekde la 8-a de julio 1997 Norda Koreio uzas sian apartan "ĉuĉean" jarkalkulon, kies starta jaro estas 1912 (kiam Kim Il Sen naskiĝis). Tiel la jaro 2020 estas la 109-a jaro laŭ la ĉuĉea jarkalkulo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉuĉeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.