Ultranaciismo

Ultranaciismo estas ekstrema nacia ideologio en sia realigo, laŭ kiu la bono de la nacio venas antaŭ ajna alia valoro, kaj pravigas kaj altigas ajnan agon kiu antaŭenigas tiun ĉi celon.

La ideologio foje ankaŭ vidas la naciecon de siaj kredantoj kiel supereca ol la nacieco de aliaj popoloj kaj ĝiaj bezonoj kiel pli gravaj ol la bezonoj de aliaj popoloj, kaj tial pravigas ilian ekspluatadon kaj eĉ malamon al ili. La vastiĝo de aliro eĉ pravigas ekstreman agreson al najbaraj landoj, pro ambicioj de imperia ekspansio.

Ultranaciismo estas aspekto de faŝismo, kaj registaroj kiel Nazia Germanio kaj Faŝisma Italio estis konstruitaj sur ultranaciismaj fundamentoj.

Ĝeneralaj ecoj

La distingo inter naciismo kaj ultranaciismo ne ĉiam estas simpla aŭ memkomprenebla kaj dependas de la mondkoncepto kaj specife de la kultura-politika fono de la observanto. En kelkaj lingvoj tute ne ekzistas distingo inter ĉi tiuj konceptoj.

En la moderna mondo, la ideo de naciismo ricevis civilan emfazon en landoj kiel Francio kaj Usono, kaj etnokulturan emfazon en landoj kiel Germanio kaj Italio. Eĉ en sia etnokultura formo, la ideo de naciismo ne estas nepre ŝovinismaksenofobia ideo, kaj apartaj ekzemploj troveblas ĉe pensuloj kiel Giambattista Vico kaj Johann Gottfried Herder, kiuj esprimiĝis pri la ideo de nacio el pluralisma pozicio. Eĉ ĉe liberala pensulo kiel John Stuart Mill ekzistas subteno por la nacia ideo (en lia libro Government by Representatives).

Oni kutimas nomi naciismon kiel ultranaciismon, kiam ĝi malproksimiĝas de liberala kaj plurisma pozicio rilate al aliaj nacioj, kaj vidas la specifan nacion kiel supera valoro super ĉiuj aliaj valoroj. ultranaciismo povas turni sin al rasismaj direktoj (kiel en Nazia Germanio) en kiuj la ligo al la nacio estas determinita biologie (raso), kaj aliaj rasoj estas diagnozitaj kiel esence malsuperaj. Ĝi ankaŭ povas turni sin al faŝismaj direktoj (kiel en Faŝisma Italio) en kiuj rasteorio ne estas unuaranga, sed en kiuj estas supertakso de la ŝtato super la valoroj de individua libereco, la sanktigo de milito kaj perforto, kaj ambicioj al imperiisma ekspansiismo.

En multaj kazoj, ultranaciismo estas miksita kun aliaj kulturaj influoj, kiel nuntempaj ekzemploj estas araba ultranaciismo, kiu estas influita per ideoj de malakcepto de cionismo kaj okcidenta imperiismo; juda ultranaciismo, kiu ofte kombinas religian ekstremismon sur la limo de fundamentismo; kaj trimonda ultranaciismo, kiu estas ofte kombinita kun socialisma kaŭ komunistaj ideoj, kvankam origine tiuj konceptoj kontraŭas ultranaciismon kaj foje eĉ naciismon ĉar ili pledas al egaleco inter la homoj, al ĉiuj de la homaro.

Tipoj

Naciismo povas fariĝi ultranaciismo en certaj situacioj.

Ultranaciismo en landoj de etna naciismo - ĉi tiu principo speguliĝos en tio, ke ideologie ekzistas etna ento ekstera al la individuoj kaj supera al il, la popolo. (kiel ekzemple: la slavaj popoloj, la germana popolo, la juda popolo ktp). Pro tiu superecola la bono de la popolo superas la bonon de individuo. Ofte ĉi tiu ideologio ankaŭ estas ligita al la kredo ke la nacio havas imanentan superecon super aliaj nacioj. Kaj tial vidas la naciecon de tiu, kiu pledas ĝin kiel pli alta ol tia de aliaj popoloj kaj ĝiaj bezonoj pli gravas ol la tiuj de aliaj popoloj, kaj tial pravigas ilian ekspluatadon, ĝis ekspansio en ekstreman agreson al aliaj popoloj, ĉu tiuj en najbaraj landoj, inkluzive de malplimultaj popoloj en la sama lando. Foje la termino "nacio" interkovras kun la termino "raso" kaj jen kiom da naciismaj movadoj fakte iĝas rasismaj. Ekzemploj de tio troveblas en la rasaj leĝoj kontraŭ la judoj en Nazia Germanio.

Ekzemploj de ĉi tiu tipo de ultranaciismo: Nazia Germanio, la Japana Imperio dum la regado de Hideki Tojo.

Ultranaciismo en landoj de civila naciismo - la principo de ultranaciismo reflektiĝos en la fakto, ke la bono de la ŝtato superas la bonon de la civitano en la lando, tial eblas nei al la civitano iujn rajtojn kiam ili staras kontraŭ la bono de la civitanaro, la ŝtato aŭ la regantra partio. Foje la propra nacieco estas rigardata kiel supera al aliaj nacioj, kaj konsekvence ĝiaj bezonoj kiel pli gravaj ol la tiuj de aliaj. Alifoje la vastiĝo de la aliro kiu pravigas ekstreman agreson al najbaraj landoj pro ambicioj de imperia ekspansio.

Ekzemploj de ĉi tiu tipo de ultranaciismo: Sovetunio, Romia Imperio.

Vidu ankaŭ

Tags:

AgresoEkspluatadoIdeologioImperioMalamoNaciismoNacioPopoloSuperecismo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Edgar von WahlAlytus (subdistrikto)ŜavarmoHonkongoE-minoroSunoPagiriaiMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000RomoEŭropa UnioTrento.idHTML5MolièreMamnutradoCentra Litovio 1920-1940MaizoKonsumismoAmila acetoacetatoNovjorkoInterpunkcioToyotaGregorio la IluminantoLŭojangoSekalo1834VikimedioEkovilaĝoChartresBatalo de ToursAzteka imperio1605I kun makrono (cirila alfabeto)Kleopatro la 1-aEsprimo (matematiko)TaksonomioOlavo la 2-a (Norvegio)Klaipėda (subdistrikto)SilsJoe BidenVladimir VisockijTadipatriFluganta SpagetmonstroCrocus City Hall-atakoMangaoISBNBildliteraturoLappar, la antikristoEvita (filmo)Mozilla FirefoxFaruno2013MalutopioRespublikana Partio (Usono)PollandoProtestantismoPropedeŭtika valoro de EsperantoCecilia Payne-GaposchkinVortokunfando4-a de apriloSankta Lucio6-a de januaroVjetnama militoRapid-sketadoNaciismo1905BurojLenin4-a de decembroListo de landoj laŭ areoLikva demokratioInternacia sistemo de unuojListo de svedaj reĝojMarabuto🡆 More