La Ĉefa afergvida oficisto, angle: chief executive officer (CEO), por pli simila mallongigo ankaŭ nomebla ĉefa entreprena oficisto (ĈEO), estas titolo uzata precipe en la usona areo por iu solrespondeca entreprena afergvidanto aŭ ĝenerala direktoro.
En Brita areo la titolo estas kutime "managing director". Lige al la globalizado, ankaŭ tiu esprimo disvastiĝas internacie, sed ofte ĝi estas nur titolo en neanglalingvaj landoj kaj mankas iu ajn jura mencio de la esprimo, titolo en la loka leĝaro.
La esprimo aperis ankaŭ en la politiko aŭ publika administrado: la Ĉinia specifa distrikto Honkongo havas guberniestron, kiu havas la ofican titolon chief executive (officer).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉefa afergvida oficisto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.