Simbolo estas aĵo (objekto, bildo, sono, gesto, vorto, litero...), kiu estas ĝenerale rigardata kiel nature prezentanta aŭ elvokanta ian abstraktaĵon, ĉar ĝi posedas analogajn ecojn.
Laŭ Ferdinand de Saussure, la simbolo neniam estas komplete laŭvola (arbitra). Ĝi havas ian radikon en ekstera mondo, ekzemple, kruco simbolas kristanismon ne hazarde, sed ĉar ĝi estis laŭdire mortigejo de Jesuo.
Laŭ Francisko Azorín simbolo estas Bildo, signo, objekto havanta interkonsentitan, historian, abstraktan signifon. Li indikas etimologion el la greka simbolon, el simballo (meti kun, ĵeti kun), kaj de tie la latina symbolum. Kaj li aldonas la terminojn simbologio, por studo pri la simboloj, ideogramoj, signoj, hieroglifoj, k. c.; kaj simboli, por esti simbolo de io.
La diferenco inter emblemo kaj simbolo estas, ke simbolo havas pli antikvan originon kaj pli ĝeneralan akceptatecon, dum la emblemo estas ofte la rezulto de persona iniciato, la verko de unu artisto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Simbolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.