La nigra triangulo estis insigno uzata en naziaj koncentrejoj por marki kaptitojn konsiderataj nesociaj kaj arbeitsscheu (timemaj kaj ne emas al laborado).
Tiuj, kiuj estis konsiderataj nesociaj, inkludis ŝtelistojn, murdistojn, nomadojn kaj arjojn, kiuj okupiĝis pri seksaj rilatoj kun judoj. Virinoj konsiderataj nesociaj inkluzivis prostituitinojn, nekonformistojn kaj lesbaninojn.
La triangulsigno estis komence portita fare de ciganoj (kiuj poste portis brunan triangulon), homoj kun intelekta malkapablo, kaj homoj kun mensa malordo. Ankaŭ portantaj la nigran triangulon estis alkoholuloj, senhejmuloj, almozuloj, laborevitemuloj, prostituitinoj kaj kelkaj el la anarkiistoj.
Virinoj kiuj ne kongruis kun la bildigo de virineco de la Reich, laŭ kolekto de seksaj roloj determinitaj fare de la nazia partio kiu asignis virinojn la rolon de edzinoj kaj patrinoj, estis malliberigitaj fare de la nazioj pro "nesocia konduto". Inter ili troviĝis virinoj, kiuj esprimis nekonformecon, malvolon havi infanojn, kuiri kaj purigi ktp., same kiel lesbaninoj, ĉar ili ne edziĝis. La plej multaj lesbaninoj malliberigitaj dum nazia rego estis juĝitaj pro tiuj deliktoj, kaj ne akuzitaj rekte de esti lesbaninoj.
Post Dua Mondmilito, ekde la 1980-aj jaroj, la simbolo de la nigra triangulo estis adoptita de feminismaj lesbaninoj en Germanio kaj Usono kiel simbolo de fiero kaj solidareco. La simbolo estis adoptita de kelkaj UK-grupoj batalantaj por la rajtoj de handikapuloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nigra triangulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.