publikigita versio estis patrolita je 18 maj.
2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 18 maj. 2023.
Fieschertal estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Fieschertal | |
---|---|
Blazono de Fieschertal | |
Fieschertal | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Goms |
Koordinatoj | 46° 25′ 37″ N 8° 8′ 20″ O / 46.42694 °N, 8.13889 °O 8° 8′ 20″ O / 46.42694 °N, 8.13889 °O |
Areo | 172,96 km² |
Alteco | 1108 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3984 |
Komunumkodo | 6058 |
Situa mapo de Fieschertal | |
La komunumo Fieschertal Fieschertal situas en Supra Valezo kaj etendiĝas de la valfundo ĝis al la kulminoj de la Bernaj Alpoj. Grandan parton de la komunuma teritorio kovras Aleĉ-Glaĉero kaj Fiescher-Glaĉero. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 4274 m s.m. la kulmino de Finsteraarhorn. La komunumo konsistas el la vilaĝo Fieschertal kaj la vilaĝetoj Wichul, Zer Flie kaj Wirbul, kaj diversaj alpopaŝtejoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 172,96 km², de kiuj 2,0% estas kovritaj de arbaro, 2,7% servas por agrikulturo kaj 0,1% por setlado. Pli ol 95% de la teritorio estas kovritaj de altmontaraj rokoj kaj glaĉeroj.
La komunumo Fieschertal limas en nordo al Grindelwald (BE), en nordnordoriento al Guttannen (BE), en nordoriento al Münster-Geschinen, en orientnordoriento al Reckingen-Gluringen, en oriento al Grafschaft, en nordoriento al Bellwald, en sudo al Fiesch, en okcidento al Betten, en okcidentnordokcidento al Naters, en nordokcidento al Blatten, kaj en nordnordokcidento al Lauterbrunnen (BE).
Fieschertal situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Fieschertal kondukas flanka vojo de Fiesch. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Fiesch la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Dum vintro en Fieschertal funkcias la skilifto Blätz, kiu apartenas al la skiregiono de Fiesch-Eggishorn.
Pli ol 80% de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
La unua dokumenta mencio de Fieschertal datiĝas el la jaro 1351 kiel vallis de Vies. Tiam Fieschertal estis unuan fojon menciita kiel komunumo. En la 13-a kaj 14-a jarcento la senjorecon pri la valo posedis la familio Blandrate. En la jaro 1404 tiuj rajtoj apartenis al la kavaliro Thomas de Platea. Ek de la 15-a jarcento ekzistis en Fieschertal episkopa vilaĝestroofico kun malalta jurisdikcio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fieschertal, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.