Fieschertal: Komunumo de Svislando

publikigita versio estis patrolita je 18 maj.

Fieschertal estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Fieschertal
Blazono de Fieschertal
Blazono de Fieschertal
Blazono de Fieschertal
Fieschertal
Fieschertal
Fieschertal
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 25′ 37″ N 8° 8′ 20″ O / 46.42694 °N, 8.13889 °O / 46.42694; 8.13889 8° 8′ 20″ O / 46.42694 °N, 8.13889 °O / 46.42694; 8.13889
Areo 172,96 km²
Alteco 1108 m super marnivelo
Poŝtkodo 3984
Komunumkodo 6058
Mapo de Fieschertal
Mapo de Fieschertal
Situa mapo de Fieschertal
Fieschertal: Geografio, Najbaraj komunumoj, Trafiko
vdr

Geografio

La komunumo Fieschertal Fieschertal situas en Supra Valezo kaj etendiĝas de la valfundo ĝis al la kulminoj de la Bernaj Alpoj. Grandan parton de la komunuma teritorio kovras Aleĉ-Glaĉero kaj Fiescher-Glaĉero. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 4274 m s.m. la kulmino de Finsteraarhorn. La komunumo konsistas el la vilaĝo Fieschertal kaj la vilaĝetoj Wichul, Zer Flie kaj Wirbul, kaj diversaj alpopaŝtejoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 172,96 km², de kiuj 2,0% estas kovritaj de arbaro, 2,7% servas por agrikulturo kaj 0,1% por setlado. Pli ol 95% de la teritorio estas kovritaj de altmontaraj rokoj kaj glaĉeroj.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Fieschertal limas en nordo al Grindelwald (BE), en nordnordoriento al Guttannen (BE), en nordoriento al Münster-Geschinen, en orientnordoriento al Reckingen-Gluringen, en oriento al Grafschaft, en nordoriento al Bellwald, en sudo al Fiesch, en okcidento al Betten, en okcidentnordokcidento al Naters, en nordokcidento al Blatten, kaj en nordnordokcidento al Lauterbrunnen (BE).

Trafiko

Fieschertal situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Fieschertal kondukas flanka vojo de Fiesch. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Fiesch la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Dum vintro en Fieschertal funkcias la skilifto Blätz, kiu apartenas al la skiregiono de Fiesch-Eggishorn.

Monda naturheredaĵo

Pli ol 80% de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Historio

La unua dokumenta mencio de Fieschertal datiĝas el la jaro 1351 kiel vallis de Vies. Tiam Fieschertal estis unuan fojon menciita kiel komunumo. En la 13-a kaj 14-a jarcento la senjorecon pri la valo posedis la familio Blandrate. En la jaro 1404 tiuj rajtoj apartenis al la kavaliro Thomas de Platea. Ek de la 15-a jarcento ekzistis en Fieschertal episkopa vilaĝestroofico kun malalta jurisdikcio.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Fieschertal GeografioFieschertal Najbaraj komunumojFieschertal TrafikoFieschertal Monda naturheredaĵoFieschertal HistorioFieschertal Notoj kaj referencojFieschertal Vidu ankaŭFieschertal Eksteraj ligilojFieschertal

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Civilizo1822TioizopentanoloParizoRodalies de CatalunyaInsulo de la RozojVirina seksa mutiladoEmma BoninoSakramento (Kalifornio)Hinda arkitekturoEŭropa UnioT-Butila merkaptanoYandexVojaĝo al KazohinioPristimantis gretathunbergaeLipecVirgulininsulojDoloroKenjoHaitioNajrobioGekoFutbala Mondpokalo 2010BrnoFilipinojGermanioTagoJames CookSamokovJohn DenverBavarioGenezoEsperantomovadoAnurojSalala (Omano)VikioHTML5Franca lingvoKreismo1622BatanojWeberTasmanioKrystyna Łuczak-SurówkaRossellinoOrdeno de germanaj kavalirojTheo JamesHauts-de-SeineCDATAHindeŭropa lingvaroMaurecourtRusioNovsudkimrioUnua LibroPugoFeliĉo1912ItalioLeviloFundamenta KrestomatioJaroMilena MiconiDuolingoNederlanda Katolika Esperantista LigoKonstitucioFurfurila merkaptano🡆 More