publikigita versio estis patrolita je 31 okt.
2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 31 okt. 2023.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Reckingen VS (stacidomo) kaj Gluringen (stacidomo). |
Reckingen-Gluringen estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 476 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Reckingen-Gluringen | |
---|---|
Blazono de Reckingen-Gluringen | |
Preĝejo de Reckingen | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Goms |
Koordinatoj | 46° 27′ 54″ N 8° 14′ 13″ O / 46.46500 °N, 8.23694 °O 8° 14′ 13″ O / 46.46500 °N, 8.23694 °O |
Nombro de loĝantoj | 476 |
Areo | 41,24 km² |
Alteco | 1362 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3998 |
Komunumkodo | 6075 |
Situa mapo de Reckingen-Gluringen | |
La komunumo Reckingen-Gluringen Reckingen-Gluringen situas en Supra Valezo kaj konsistas el la du vilaĝoj Reckingen kaj Gluringen, kiuj situas ĉe la bordo de la rivero Rodano. La komunuma teritorio etendiĝas ambaŭflanke de la valo al la altmontaroj de la Alpoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 41,24 km², de kiuj 17,7% estas kovritaj de arbaro, 25,0% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado.
La komunumo Reckingen-Gluringen limas en nordo kaj oriento al Münster-Geschinen, en sudoriento al Obergoms, en sudsudoriento al Formazza (VB, Italio), en sudo al Binn, en sudsudokcidento al Ernen, en okcidento al Grafschaft, kaj en nordnordokcidento al Fieschertal.
Tra Reckingen-Gluringen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomoj en Reckingen kaj Gluringen ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La komunumo estiĝis surbaze de baloto de la 8-a de feburaro 2004 kun efiko de la 1-a de oktobro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Reckingen kaj Gluringen.
La unua dokumenta mencio de Reckingen datiĝas el la jaro 1225 kiel Requinguen. Dum mezepoko la senjoreco apartenis al la episkopo de Siono. Ek de la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Reckingen estis unu de la naŭ kvartaloj de la Valeza Dekono Goms.
La unua dokumenta mencio de Gluringen datiĝas el la jaro 1203 jam kiel Gluringen. La setlejo Gluringen estiĝis dum la mezepoko supozeble el izolita bieno. Ek de la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Gluringen estis parto de la kvartalo Grafschaft de la Valeza Dekono Goms.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Reckingen-Gluringen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.