Blatten (Lötschen) estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando.
Ĝi havis 305 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Blatten (Lötschen) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Blatten | |||||
Blatten | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Valezo | ||||
Distrikto | Okcidenta Rarono | ||||
Koordinatoj | 46° 25′ 20″ N 7° 49′ 15″ O / 46.42222 °N, 7.82083 °O 7° 49′ 15″ O / 46.42222 °N, 7.82083 °O | ||||
Nombro de loĝantoj | 305 | ||||
Areo | 90,65 km² | ||||
Alteco | 1542 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3919 | ||||
Komunumkodo | 6192 | ||||
Situa mapo de Blatten | |||||
La komunumo Blatten situas en la supra Lötschen-Valo, tra kiu fluas la rivero Lonza, kiu fontas el la Lang-Glaĉero sur la teritorio de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Blatten la setlejoj Eisten, Fafleralp, Kühmad, Ried, Telistafel kaj Weissenried, kaj diversaj alpopaŝtejoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 90,65 km², de kiuj 7,10% estas kovritaj de arbaro, 9,3% servas por agrikulturo kaj 0,4% por setlado.
La komunumo Blatten limas en nordnordokcidento al Kandersteg (BE), en nordnordoriento al Lauterbrunnen (BE), en nordoriento al Fieschertal, en oriento al Naters sudoriento al eksklavo de Baltschieder, en sudo al Rarono, kaj en okcidento al Wiler (Lötschen).
Blatten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas la vala vojo laŭlonge de Lonza de Goppenstein, ĉe la suda portalo de la malnova Lötschberg-Tunelo. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Goppenstein la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
La unua dokumenta mencio de Blatten datiĝas el la jaro 1433 kiel uffen der Blattun. Blatten disiĝis en la jaro 1898 de la vala paroĥo Kippel.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blatten (Lötschen), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.