Yandex Mapoj

Yandex Mapoj (ruse Яндекс Карты) estas rusa retaplikaĵo de mapoj apartenanta al Yandex.

Ĝi proponas ruleblajn mapbildojn same kiel satelitajn fotojn de la mondo kaj eĉ la itineron inter malsamaj lokoj aŭ stratnivelajn bildojn kun Yandex Panoramoj. Ĝi estis lanĉita en 2004.

Yandex Mapoj
ruse Яндекс Карты
Yandex Mapoj ruse Яндекс Карты
Yandex Mapoj
ruse Яндекс Карты
retejogeografia informsistemopoŝtelefona aplikaĵo
Lando Yandex Mapoj Rusio
Retadreso https://yandex.com/maps/
Kategorio Serĉo kaj informoj
Lingvo(j) rusa, ukraina, angla, turka, kazaĥa, uzbeka
Posedanto Yandex
Fondiĝo 27-a de aŭgusto 2004
Yandex Mapoj
Yandex Mapoj
vdr

Historio

La 27-an de aŭgusto 2004 Yandex lernis serĉi en geografiaj mapoj kaj montri rezultojn en Yandex Mapoj.

La 19-an de decembro 2007 en Yandex Mapoj aperis skemoj de metrooj en Rusio, la 2-an de aprilo 2008 — mapoj de la plej grandaj urboj kaj skemoj de metrooj en Ukrainio, la 2-an de septembro 2008 — la plej detala tiutempe ruslingva geografia mondomapo sur kiu estis markitaj ĉiuj setlejoj kun pli ol 50 mil loĝantoj.

La 13-an de novembro 2008 la posedantoj de retejoj ekhavis eblecon uzi API de Yandex Mapoj por krei proprajn geografiajn servojn surbaze de tiu ĉi aplikaĵo.

2009

La 15-an de aprilo 2009 ekfunkciis unueca mondomapo kun serĉado tra la tuta mondo. La servo lernis rekoni toponimojn laŭ iliaj sinonimoj, misskriboj kaj skriboj en origina lingvo.

La 8-an de julio la uzantoj ricevis eblecon vidi en komputilo siajn GPS-itinerojn kaj sendi ilin al la aliaj.

La 14-an de oktobro aperis unueca mondomapo, sur kiu eblis serĉi organizojn laŭ nomo aŭ agadsfero.

2010

La 8-an de aprilo 2010 ekfunkciis Popola Mapo (ruse Народная карта), ebliginta aldoni kaj redakti geografiajn objektojn surmape.

La 23-an de junio kadre de kunlaboro inter Yandex kaj socia reto VK uzantoj kaj programistoj de la reto por kreado de apoj.

La 1-an de julio estis anoncita fino de la aĉetprocezo de kompanio "GIS Teknologii" (ruse ГИС Технологии), kiu ekde 2008 provizis datumojn por Yandex Mapoj.

2011

La 16-an de marto 2011 aperis la maŝintraduka servo Yandex Tradukilo (ruse Яндекс.Переводчик).

La 18-an de aprilo 2011 aperis unuaj propraj mapoj de Yandex.

La 2-an de junio la servo lernis konstrui itinerojn atingeblajn per publika transporto.

La 11-an de julio en movtelefona aplikaĵo de la servo aperis panoramoj de la stratoj.

2012

La 30-an de januaro 2012 Yandex aĉetis ĉe la usona kompanio NAVTEQ ciferecajn mapojn de la tuta mondo por krei propran mondomapon.

2013

La 12-an de novembro 2013 Yandex anoncis komplete renovigitan version de Yandex Mapoj, kiuj transiris al la unueca platformo, ebliganta subteni kaj memstare aktualigi iom ajn grandajn datumbazojn.

2014

En oktobro 2014 aperis tridimensiaj bildoj de konstruaĵoj en pluraj urboj.

2015

La 8-an de aprilo 2015 aperis nova interfaco kaj Popola Mapo, kiu antaŭe estis aparta servo, iĝis redaktilo de Yandex Mapoj, kiuj tiel unuigis laboron de profesiaj kaj amatoraj redaktantoj.

2016

La 29-an de marto 2016 aperis nova versio de Yandex Mapoj, jam en vektora formato, kun ebleco elŝuti la mapojn kaj uzi ilin eksterrete.

2018

La 22-an de marto 2018 estis prezentita nova versio de Yandex MapKit, ilo ebliganta instali Yandex Mapoj en movtelefonaj aplikaĵoj.

La 9-an de junio la servo ekproponis biciklajn itinerojn, ĉe tio konsiderante vetureblecojn ĝuste por bicikloj.

La 28-an de junio ekfunkciis movtelefona aplikaĵo Popola Mapo (ruse Народная карта), ebliganta al la uzantoj partopreni kreadon kaj ĝustigadon de la mapoj per sendo de fotoj aŭ filmetoj. Per komputila vidadoen la servo trovas en la bildoj kaj videoj necesajn informojn kaj laŭe al tio korektas la mapojn.

2019

La 1-an de aŭgusto 2019 aperis etaĝaj skemoj de konstruaĵoj.

La 14-an de novembro aperis sekcio Transporto, akumulinta ĉiujn informojn kiuj antaŭe estis en la aparta aplikaĵo Yandex Transporto.

2020

La 21-an de februaro 2020 al Yandex Mapoj estis translokitaj la ĉefaj funkcioj de la servo Yandex Transporto, kiu plu funkciis ĝis majo.

2022

En junio 2022 de sur la ĉefa mondomapo malaperis limoj inter la ŝtatoj.

En julio 2022 aperis ebleco aldoni informojn pri alireblo de organizaĵo aŭ alia objekto por handikapuloj, indikinte konkretajn elementojn kiel ramplo, lifto, necesejo por handikapuloj ktp. Aldoni tiujn ĉi informojn povas posedantoj de la objektoj aŭ ordinaraj uzantoj. La projekton iniciatis du ĵurnalistoj-aktivuloj kun cerba paralizo.

En aŭgusto 2022 aperis ebleco optimumigi itineron, se ĝi enhavas 4 ĝis 10 veturojn. Por tio necesas konstrui la unuan itineron kaj poste aldoni al ĝi 4 ĝis 10 vizitotajn lokojn, kaj premi butonon optimumigi. La sistemo mem konstruos la plej racian itineron, konsiderante trafikŝtopiĝojn, horaron de publika transporto ktp.

En septembro 2022 ekfunkciis ebleco anticipe konstrui itineron kaj plani veturon por certa tempo. Yandex Mapoj kalkulas la tempoveturon surbaze de historiaj datumoj pri trafiko kaj ŝtopiĝoj en respektivaj lokoj.

En oktobro 2022 aperis ebleco krei itinerojn konsiderante limigojn por kamionoj, inkluzive ŝarĝon por akso, mason, ŝarĝokapablon, dimensiojn, ekologian klason de la motoro haveblon de postveturilo. Yandex Mapoj avertos pri obstakloj kiel malpli alta viadukto ks. Malaperis limoj de regionoj kaj federaciaj urboj en Rusio.

En novembro 2022 Yandex Mapoj komencis montri al la uzantoj informojn kolektitajn ne nur el priskriboj de organizaĵoj, sed ankaŭ trovitajn de ĝia artefarita neŭra reto en recenzoj, fotoj, retejoj kaj aliaj fontoj.

En decembro 2022 en informoj pri urboj aperis sekcioj "Kion manĝi" (ruse Что поесть) kaj "Pri kio okupiĝi" (ruse Чем заняться) kun laŭtemaj kolektoj da informoj, generataj de artefarita neŭra reto de la servo. Dum kunveno YaC 2022 estis prezentita estonta aspekto de la mapoj, kiuj iĝos pli detalaj, naturaj kaj foje tridimensiaj.

2023

En januaro 2023 la aplikaĵo komencis averti pri traknivelaj pasejoj, pramaj transriverejoj, stratoĝiboj kaj proponi alternativajn itinerojn se ŝoforo elektis opcion "eviti malbonajn kaj grundajn vojojn".

En marto 2023 aperis ebleco trovi pli ol 24 mil akceptejojn de reciklotaj materialoj, kies validecon konfirmis Recyclemap (projekto de Greenpeace en Rusio). La mapo montras liston de akceptataj materialoj, eblas ankaŭ serĉado laŭ konkreta tipo de materialoj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Tags:

Yandex Mapoj HistorioYandex Mapoj Eksteraj ligilojYandex Mapoj ReferencojYandex Mapoj2004RetaplikaĵoRusa lingvoRusioYandex

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

OmanoSenpenetra seksumadoISNIMurat ZjazikovFamilio (biologio)IsraeloKondomoMiguel de CervantesBaza enspezoThe Times of IndiaDamaskoLento GoffiFondaĵo VikimedioAlcalà de Xivert (stacidomo)Marso (planedo)C++Barono3Buŝa seksumadoMaskerado ĉirkaŭ la mortoDrăgăneștiGimnastikejoMilena VelbaLotte ZweigEl-NinjoHistorio de KanadoOSI-modeloAitor AranaBéla BakosLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoNovjara RenkontiĝoMax TalmeyIrena (persona nomo)Belmonte (Portugalio)EŭmenidojEkstremaj punktoj de AzerbajĝanoEsperantoNikotinoMinkaHamasoAdomas JakštasOficialaj aldonojPeĉoRapidresponda kodoMoskvoSud-KoreioLos-AnĝelesoUkrainioBarack Obamakompozita materialoFutbaloPetr SepéšiEsperanto kaj Ido komparatajVikinovaĵojElipsa kurboKromproduktoSebiș (Drăgănești)Arad (urbo)3-NoninoHinduismoMerloMano de IrulegiH. C. Artmann🡆 More