Maŝintradukado aŭ maŝina tradukado estas procezo de aŭtomata tradukado de unu natura lingvo al alia pere de komputilo.
Maŝintradukado daŭre restas nevenkita defio por informadiko, pli specife por ĝia branĉo lingvokomputiko. Hodiaŭ jam haveblas pluraj sistemoj, kies eliro ne estas perfekta, sed estas sufiĉe altkvalita por esti uzata en multaj kampoj, kie ĝi helpas al homaj tradukantoj.
Oni ofte sugestas Esperanton kiel taŭgan ilon por maŝintradukado - aŭ kiel fontolingvo por tradukado en naciajn lingvojn, aŭ kiel pontolingvo, pere de kiu oni tradukas tekstojn de unu nacia lingvo al alia. Projektoj prilaborantaj kaj utiligantaj tiujn ĉi trajton de Esperanto estas ekzemple Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT), aŭ la pli nova UNIKOM.
Kompreni fremdan lingvon sen lerni ĝin — tio estas malnova revo. La invento de la komputilo en kombino kun la studo de la fenomeno de lingvo kiel scienca disciplino malfermis je la unua fojo konkretan vojon plenumi tiun vizion.
En la sekvantaj jaroj, la esplorado pri aŭtomata tradukado bremsiĝis, verŝajne pro influo de la malentuziasmiga informo de ALPAC, kio etigis la monan kaj alispecajn apogojn por tiutema esplorado.
Tamen, aliaj institucioj kaj komercaj entreprenoj prenis denove la taskon evoluigi sistemojn por aŭtomata tradukado atingante progresojn.
Maldekstre: Du programoj por ĉiu lingvo-paro, unu programo por ĉiu direkto. Dekstre: Helpe de ponto-lingvo (kiel projekto DLT uzis Esperanton), nur du programoj por ĉiu lingvo (eksterlasante la ponto-lingvon el tiu ĉi kalkulo).
Komparo inter la "rekta" kaj la "ponto-lingva" metodoj.
La ĝenerala formulo por la nombro de bezonataj programoj (aŭ nombro de homaj tradukistoj) N je rekta traduko de n lingvoj estas:
Je ponto-lingva metodo la bezono estas nur
Kalkulita estas po unu programo aŭ tradukisto por ambaŭ direktoj.
Por la 24 oficialaj lingvoj en la EU rezultas
La ponto-lingva metodo ŝparus 87% de la programado.
La UNO havas nur 6 oficialajn lingvojn. Membrojn ĝi havas 193. Por liveri tradukojn por ĉiuj 193 membroj, kalkulante po unu lingvon por membro, estus bezonataj
La ponto-lingva metodo do ŝparus 99% de la programado.
Fakte, por servi ĉiujn landojn perfekte, la cifero 193 ne estas ĝusta. Minimume kvin landoj uzas la (preskaŭ) saman lingvon, la anglan: Britio, Usono, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando. Sed Hindio havas kvindek oficialajn lingvojn, kiuj estas parolataj de parte kelkaj milionoj.
Ia ŝiboleto ebligas la distingon inter la programoj, kiuj tradukas rekte de unu lingvo al alia, el tiuj, kiuj uzas la anglan kiel pivotligvon ; frazo kiel (en la franca) : « Mon voisin aime ma cousine tandis que ma voisine aime mon cousin » (Mia najbaro amas mian kuzinon, dum mia najbarino amas mian kuzon). Se oni petos Promt, ke ĝi traduku al la germana, la rezulto estos : « Mein Nachbar liebt meine Cousine, während meine Nachbarin meinen Vetter liebt », kaj Systran diros : « Mein Nachbar mag meine Cousine, während meine Nachbarin meinen Vetter mag », du tradukoj konsenteblaj. Sed DeepL kaj Systran respondos unuvoĉe : « Mein Nachbar liebt meinen Cousin, während mein Nachbar meinen Cousin liebt ». (t.e. « Mia najbaro amas mian kuzon, dum mia najbaro amas mian kuzon »). Tiun strangan tradukon oni komprenas kontrolante, ke la pera angla tradukaĵo estas : « My neighbor loves my cousin while my neighbor loves my cousin ». Tamen Promt kaj Systran, kiuj komence uzis senperan tradukadon inter ĉiuj lingvoj, ne daŭrigis kaj nun ambaŭ tradukas al la itala per : « Il mio vicino ama mio cugino mentre il mio vicino ama mio cugino ».
Klarigo de vortosenco konsistas en trovi taŭgan tradukon, kiam vorto posedas plurajn signifojn. La problemo estis, la unuan fojon, starita de Yehoshua Bar-Hillel (israela lingvisto) en 1950. Li rimarkigis ke, sen "universala enciklopedio", maŝino neniam povus distingi inter du sencoj de vorto. Hodiaŭ ekzistas multaj metodoj por transponti la problemon. Ili estas klaseblaj inter "profundetaj" alproksimoj aŭ "profundaj" alproksimoj.
Profundetaj alproksimoj supozas neniun konon de la teksto. Ili simple uzas statistikajn metodojn al la vortoj ĉirkaŭantaj la ambiguan terminon en la teksto. Profundaj alproksimoj supozas komprenan konon de la termino. Ĝis nun, la profundetaj alproksimoj estas pli sukcesaj.
Claude Piron, longtempe tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizaĵo pri Sano, skribis ke maŝintradukado, eĉ pli bone konsiderita, aŭtomatigas la plej facilan parton de la traduklaboro; la plej akra, kaj la plej longdaŭra parto implicas fari profundigitan esploron, por solvi la ambiguojn de la fonta teksto, kiu trudas solvi gramatikajn kaj leksikajn devigojn de la cela lingvo:
Ideala profunda alproksimo necesigus komputilan tradukprogramaron, kiu faru per si mem ĉiujn esplorojn necesajn pri tia suba ambiguaĵo; sed tio necesigu pli altan gradon da AI ol ĝis nun akiritan. Profundeta alproksimo, kiu simple divenas la sencon de la ambigua angla frazo, kiun Piron menciis, (eble, bazita sur la speco de militmalliberejo, kiu estas la pli ofte menciita en donita korpuso) havas kutime racian oportunecon diveni malbone. La profundeta alproksimo, kiu implicas "demandu la uzanton pri ĉiu ambiguo", nur aŭtomatigus, laŭ takso de Piron, 25%-an da la profesia tradukistlaboro, lasante ankoraŭ la pli malfacilan 75%-an parton farendan de homo.
Multaj maŝintradukitaj tekstoj enhavas erarojn. Nur malrapide progresas la kvalito. Lastatempe la PAT, perstatistika aŭtomata tradukado gajnas kvaliton, ĉar komputiloj iĝas rapide pli kapablaj kaj samtempe iĝas malpli kostaj. Tamen ŝajnas, ke komputiloj ne povos esti perfektaj tradukantoj eĉ post multaj jaroj. Perhoma kontrolo necesas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Maŝintradukado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.