MOOC, angle Massive Open Online Course (amasa malfermita reta kurso) estas kurso kiu celas amasan partoprenadon per rete havebla kurso-materialo dum la partoprenantoj do ne estas ligitaj al iu geografia loko.
Krom tradiciaj studmaterialoj, kiel teksto, filmetoj kaj testoj, tiu ĉi dedistanca edukado ofertas la eblecon de cifereca interagado inter studentoj, instruistoj kaj helpantoj pere dediskutplatformoj. La kurso ne estas kunveno, sed prefere maniero kunigi instruistojn kaj studentojn ĉirkaŭ komuna temo.
Iuj atendas ke MOOC kiel nova formo de dedistanca edukado, povus meti gravan premon sur la komerca modelo de tradiciaj universitatoj.
Eblas konsideri la kurson Introduction to Open Education (Enkonduko al Malfermita Edukado) de David Wiley la unuan MOOC-kurson.
Rezulte de OpenCourseWare kaj iniciatoj kiel Open Learning Initiative , 160.000 studentoj en 190 landoj partoprenis en la MOOC-kurso de Stanford pri artefarita intelekto en la aŭtuno de 2011. En la sekvaj monatoj estis fonditaj Coursera, MITx, edX, Harvardx kaj Udacity. En 2012 The Open University aldonis la anglan FutureLearn.
Ĉi tiu kurso de OpenWHO donas ĝeneralan enkondukon pri KOVIM-19 kaj novaperantaj spirvirusoj. La kurso celas unuloke profesiulojn pri publika sano, homojn kiuj laboras por Unuiĝintaj Nacioj, internaciaj organizaĵoj, NRO-j aŭ iu ajn persono kiu interesiĝas pri la temo.
Tiu hispanalingva kurso (subtekstoj ankaŭ en la angla kaj franca, ne en Esperanto) de Coursera donas ilojn, kiuj permesos pli zorge pripensi sian historion, identecon, lingvon, paroladon kaj reagon al sociaj situacioj, kiuj implikas la interkulturan komprenon de homoj el aliaj lingvaj kaj kulturaj horizontoj. Ĝi interalie havas ekzercon rialte al glotofobio [fr.wikipedia] kaj ĝian rilaton al interkulturaj dimensioj.
Ekzistas kursoj pri Vikipedio ekzemple en la araba (2018) kaj la franca lingvoj. La franca reta universitato France Université Numérique (FUN) organizis en 2016 tielnomatan WikiMOOC kun instrufilmetoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article MOOC, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.