Greenpeace (Verda Paco) estas gvida sendependa kampanja organizaĵo, kiu uzas senperfortan rektan agadon kaj kreeman komunikadon por malkovri tutmondajn naturmediajn problemojn kaj por antaŭenigi solvojn necesajn por verda kaj paca estonto.
Greenpeace | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia ne-registara organizaĵo • mediprotekta organizaĵo • neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1971 vd | ||||
Antaŭe | Don't Make a Wave Committee vd | ||||
Geografia situo | , 4° 49′ 57″ O 52.350222224.8323888952° 21′ 1″ N, 4° 49′ 57″ O | ||||
Sidejo | Amsterdamo | ||||
| |||||
| |||||
Agareo | tutmonda varmiĝo | ||||
Fondinto(j) | Irving Stowe • Dorothy Stowe • Jim Bohlen • Paul Côté • Bob Hunter • Ben Metcalfe vd | ||||
Filioj | Greenpeace France • Greenpeace India • Q88958809 • Greenpeace East Asia • Greenpeace USA vd | ||||
Posedatoj | MV Arctic Sunrise • Rainbow Warrior III • MV Sirius • Argus • IMO 7522124 vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | fondaĵo | ||||
Greenpeace komenciĝis en la jaro 1971 kiam malgranda sed certa grupo de aktivuloj sur malnova 80-futa boato malrapide ekiris el Alasko laŭ la malvarmaj ondoj de Pacifiko. Ilia misio estis "plenumi ateston" pri la detrua testado de nukleaj armiloj planita por insulo Amĉitko. Ili ne sciis ke ili ĵus kreis tion kio poste fariĝis la plej granda mediprotektada movado en la mondo.
Dum 30 jaroj Greenpeace pritraktadis la plej kritikajn naturmediajn temojn. Hodiaŭ ĝia laboro koncentriĝas en ses grandaj penoj:
Greenpeace kampanjas kontraŭ miskonduto rilate naturmedion per rekta senperforta agado. Aktivuloj atentigas publikon pri tia miskonduto per riskaj intervenoj, kaj en la pasinto ili eniris zonojn de nukleaj testoj, blokis tubojn, el kiu elfluadis toksaĵoj, lokigis sin inter baleno kaj harpuno, stiris maldronigeblajn boatojn en danĝerajn lokojn. Per tiaj agoj ili helpis ĉesigi subterajn nukleajn testojn, fermis Usonan nuklean testejon, influis Eŭropan Union malpermesi importadon de fokaj feloj, antaŭenigis moratorion pri komerca balenkaptado, kaj helpis malpermesi ĵetadon de nukleaj rubaĵoj en maron. Ili ankaŭ laboris por implementi protekton de Antarktio de ekspluatado per minado.
Por resti vere sendependa, Greenpeace neniam akceptas donacojn de registaroj aŭ korporacioj. La sola fonto de subteno de la organizaĵo estas ĝiaj individuaj membroj (ĉirkaŭ 2,5 milionoj en la mondo).
Iuj homoj jam kritikis Greenpeace-on pro tio, ke iuj ĝiaj membroj decidas detrui posedaĵojn por malhelpi agadon, kiun ĝi perceptas kiel kontraŭmedian. Subakvigo de fiŝkapta ŝipo ĉe la orienta marbordo de Usono rezultis en jurprocezo kontraŭ verdpacanoj. Aliaj ne-registaraj organizaĵoj opinias, ke la ekstremismo de Greenpeace malhelpas la varbadon de pli normalaj NRO-j ĉe registaroj.
Ankaŭ sekretaj servoj de registaro (Francio) plenumis atencojn kontraŭ Greenpeace: ili eksplodigis bombon por sinkigi la ŝipon Rainbow Warrior, ene de novzelanda haveno (ĉar Greenpeace intencis per ĝi iri al Mururoa por malhelpi la proveksplodojn de la franca nuklea bombo). La eksplodo kaŭzis morton de unu ŝipano Fernando Pereira (la fotisto). Kelkaj sekretservanoj estis arestitaj, juĝitaj kaj malliberigitaj de la novzelandaj aŭtoritatoj, sed rapide estis liberigitaj (post 3 jaroj anstataŭ 10). Reveninte en Francion, ili ricevis honor-ordenon de siaj superuloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Greenpeace, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.