William James DURANT (; 5a de novembro 1885 - 7a de novembro 1981) estis usona verkisto, historiisto, kaj filozofo.
Li estas plej konata pro The Story of Civilization (La Rakonto de Civilizo), nome 11 volumoj skribitaj en kunlaboro kun lia edzino, Ariel Durant, kaj publikigitaj inter 1935 kaj 1975. Li pli frue estis konata por The Story of Philosophy (1926), priskribita kiel "mirinda laboro kiu helpis popularigi filozofion".
Will Durant | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Will Durant | |||||
Naskiĝo | 5-an de novembro 1885 en North Adams | ||||
Morto | 7-an de novembro 1981 (96-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Tombo | Westwood Village Memorial Park Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio • Sankt-Petra Universitato • St. Peter's Preparatory School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ariel Durant vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto • verkisto • filozofo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li elpensis filozofion kiel totala perspektivo por vidi aferojn sub specie totius, frazo inspirita el la frazo de Spinoza sub specie aeternitatis. Li serĉis unuigi kaj humanigi la grandan korpuson de historia scio, kiu kreskis volumene kaj iĝis fragmenta en esoterajn specialaĵojn, kaj vivigi ĝin por nuntempa aplikiĝo.
La ge-Durant estis premiitaj per la Premio Pulitzer por ĝenerala ne-fikcio en 1968 kaj per la Presidential Medal of Freedom (Prezidenta Medalo de Libereco) en 1977.
Kompleta bibliografio ĉe Will Durant Online
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Will Durant, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.