Werner ARBER, nobelpremiita pri medicino en 1978, svisa civitano, naskiĝis en Gränichen (Svislando) kaj longatempe docentis pri molekula genetiko kaj nun prezidentas en la Papa Akademio de la Sciencoj.
Werner Arber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Werner Arber | |||||
Naskiĝo | 3-an de junio 1929 (94-jaraĝa) en Gränichen | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĝenevo • Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • Universitato de Bazelo vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Silvia Arber vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Wiki Esperantobiologo • genetikisto • kuracisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | mikrobiologio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekde 1959 ĝis 1970 li profesoris ĉe la universitato de Ĝenevo, en 1971 translokiĝis al Bazelo por instrui mikrobiologion en la samurba universitato.
Li stampis prisciencajn siajn aktivadojn per esploro pri la meĥanismo de sindefendo de la bakterioj kontraŭ la agreso de virusoj, ricevante pro siaj malkovroj la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino, kune kun, premiitaj pro aliaj malkovroj, Daniel Nathans kaj Hamilton O. Smith.
Liaj studoj nun rezultas bazo de la Gentekniko kaj molekula biologio.
Nomumita membro, kvankam religie protestanta kristano, de la Papa Akademio de la Sciencoj en 1981 kaj ĝia konsilisto ekde 1995, li elektiĝis – rekte de Benedikto la 16-a post konsultado de la membraro – prezidanto de la sama akademio en 2011
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Werner Arber, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.