Pastro d-ro Władysław Szczepański SJ (naskiĝis la 20-an de majo 1877 en Biała, mortis la 30-an de majo 1927 en Innsbruck) – pola kleriko, bibliisto, arkeologo, palestinologo, profesoro de Pontifika Gregoria Universitato en Romo kaj de Varsovia Universitato.
Władysław Szczepański | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1877 en Biała (urbo) |
Morto | 30-an de majo 1927 (50-jaraĝa) en Innsbruck |
Lingvoj | pola |
Okupo | |
Okupo | historiisto • Wiki Esperantoarkeologo • teologo • universitata instruisto • orientalisto |
Pola jezuito kaj esploristo de Oriento. Liaj ekspedicioj fruktis per pluraj sciencaj disertaĵoj pri orientalistiko kaj arkeologio. Dum naŭ jaroj estis lekciisto de palestinologio en Romo, poste (de 1918) arkeologio, kaj de la Biblio en Varsovia Universitato. Aŭtoro de la unua, katolika traduko de Evangelioj kaj la Agoj de la Apostoloj de fontaj lingvoj al la pola.
Li mortis dumvoje al Jerusalemo, kie estis gvidonta novan Biblian Instituton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Władysław Szczepański, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.