Letero de 34 (pole:List 34) – dufraza protesta letero kontraŭ cenzuro, transdonita de poeto Antoni Słonimski la 14-an de marto 1964 en Konsili-Oficejo de Ministroj.
Ĝia nomo konsideras nombron de personoj, kiuj subskribis la leteron.
Al Ĉefministro Józef Cyrankiewicz
Asigno-limigoj de la papero por presado de libroj kaj revuoj kune kun plifortigo de gazetara cenzuro kreas situacion minacantan al evoluo de la nacia kulturo. Sube subskribitaj, rekonante ekziston de la publika opinio, rajto al kritiko, libera diskuto kaj serioza informo kiel necesa elemento de la progreso, gvidataj de civitana zorgo, postulas ŝanĝon de la pola kultura politiko en la spirito de la rajtoj garantiitaj de la konstitucio de la pola ŝtato kaj konformaj kun la bono de la nacio.
La leteron subskribis:
Aŭtoro de la teksto estis Antoni Słonimski, kunorganizanto de la kolektado de subskriboj Jan Józef Lipski.
La letero kaŭzis reagon en Okcidento. En la tagĵurnalo The Times aperis letero kritikanta regopovojn de la Pola Popola Respubliko, subskribita de 21 britaj verkistoj kaj artistoj, interalie de Arthur Koestler kaj Alan Bullock. Krom tio en la defendo de la subskribintoj elpaŝis 15 italaj intelektuloj kun Alberto Moravia kaj 13 profesoroj de Universitato Harvard.
La letero elvokis ĉaspelon kaj reprezaliojn de la regopovoj de PPR kontraŭ ties subskribintoj kune kun "Tygodnik Powszechny" (Universala Semajnreuo). La plej severaj persekutoj renkontis Melchior Wańkowicz, kiu estis arestita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Letero de 34, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.