Vikipedio starigis antaŭ si kuraĝan taskon dokumenti ĉiujn esencajn sciojn de la homaro, kaj tial ĝi enhavas centmilojn da artikoloj pri tre diversaj temoj.
Relative malmultaj el tiuj temoj foje estas cenzurataj fare de aŭtoritatoj, edukejoj, dungantoj, gepatroj.
Nuntempe Vikipedio subtenas publikigon de ajnaj informoj, kondiĉe ke tiu publikigo ne malobservas la ekzistantan politikon de Vikipedio kaj la leĝojn de Usono, kie situas la serviloj de Vikipedio.
Ajnakaze Vikipedio senĉese evoluas, kaj multaj artikoloj povas enhavi erarojn, esti malneŭtralaj, enhavi lokismojn aŭ ripeti unu alian, aŭ simple bezonas plibonigon. Ni ĝojos, se la legantoj helpos nin venki tiujn problemojn. Absolute plej multaj artikoloj estas verkitaj precipe fare de personoj, kiuj ne estas ekspertoj pri koncerna temo kaj ne havas akademiajn aŭ profesiajn meritojn en tiu tereno.
Vikipedio povas enhavi neprecizajn informojn, kiuj ne estus inkluditaj al ordinaraj enciklopedioj. Sciterenoj brakumataj de Vikipedio ne estas homogenaj kaj dependas de preferoj de volontuloj kiuj verkas artikolojn (ekzemple, temoj, interesaj por teĥnike spertaj junuloj, povas ricevi plian atenton, kvankam ne nepre). Oni ne konkludu pri graveco de iu temo surbaze de ĝia ĉeesto en Vikipedio, kaj oni ne opiniu ke temo gravas nur ĉar ĝi estas traktita en Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vikipedio:Enhavo de Vikipedio povas elvoki ĉe vi proteston, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.