La sojlo por inkluzivado en Vikipedio estas ebleco de leganto por kontroli kaj verigi la enmetitajn informaĵojn.
Ĉefaj reguloj de Vikipedio |
|
Materialo en Vikipedio nepre estu kontrolebla de legantoj por konfirmi ke ĝi envenas de fidinda fonto.
Ĉiu materialo en Vikipediaj artikoloj devas deveni de fidinda eldonita fonto por montri ke ĝi ne estas originala esplorado, tamen praktike, ne ĉiu aserto bezonas subtenan citaĵon. Ĉi tiu regularo devigas ke ĉiuj citoj kaj iu materialo defiita aŭ defiota esti deveninta de fidinda, eldonita fonto per enlinia referenco, kaj la fonto rekte subtenas la teman materialon.
Ĉi tiu regulo estas strikte aplikata al ĉiuj informaĵoj en la artikola nomspaco -- artikoloj, listoj, sekcioj de artikoloj, kaj subtekstoj de bildoj -- senescepte. Ĝi pli strikte estos aplikata al informo pri vivantaj homoj. Senfontaj asertoj povos esti forigitaj kaj senfontaj polemikaĵoj pri vivantoj devas esti tuj forigitaj, por eviti kalumnion. Por informo pri kiel citi fontojn, vidu Vikipedio:Citi fontojn.
Kontrolebleco estas unu el la kernaj reguloj de Vikipedio, kune kun Ne faru originalan esploradon kaj Neŭtrala vidpunkto. Ĉi tiuj reguloj kune determinas la tipon kaj kvaliton de informo taŭga en artikoloj. Oni ne interpretu insule de la aliaj, kaj estas prudenta por redaktantoj priscias ĉiujn tri.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vikipedio:Kontrolebleco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.