Oni povas dividi la organismojn laŭ konstruo al unuĉeluloj kaj plurĉeluloj.
La unuĉeluloj konsistas el nur unu ĉelo kaj formas ĉiukaze ĉelkoloniojn. La unuaj unuĉeluloj, t.e. unuĉelaj vivuloj, aperis sur Tero antaŭ ĉirkaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.
Unuĉelulaj organismoj entenas ĉiujn arĥeojn kaj eŭbakteriojn same kiel multajn protistojn.
Laŭ malnova koncepto, ankaŭ bestoj, plantoj kaj fungoj povas esti unuĉeluloj. Tiel oni kalkulas la amebojn al bestaj unuĉeluloj, kelkajn reprezentantojn al la mukofungoj; flagelulojn kiel eŭglenon oni kalkulas aŭ al unuĉelulaj algoj aŭ al unuĉelulaj bestoj. Laŭ nova koncepto, ĉiu eŭkariota unuĉelulo apartenas al regno de protistoj.
Tiu divido estas nur priskriba kaj ne donas informojn pro la parenceco, interna konstruo, materialŝanĝo de la organismoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Unuĉelulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.