La miksozooj aŭ mukosporuloj (Myxozoa, etimologie: el la greka myx- „muko” + zoa „animaloj”) estas parazitaj unuĉeluloj.
Ĝi estis longtempe grupo inter la unuĉeluloj (regno Protista), sed laŭ pruvoj el la ĉelfiziologio kaj molekulara genetiko, oni nun sistematigis ĝin inter la kniduloj (Kent et al. 1994, Siddall et al. 1995), aŭ en la duflanke simetriaj animaloj (Bilateria) (Cavalier-Smith 1998). Plimulto de la konataj specioj vivas en fiŝoj kaj/aŭ senvertebruloj.
Multaj specioj evoluas tiel, ke miksosporoj (mukosporoj) eliĝas el la infektita fiŝo kaj infektas senvertebrulon. El la senvertebrulo eliĝas aktinosporoj, kiuj infektas denove fiŝon.
La infektaj formoj estas erare nomataj sporoj, ili estas fakte plurĉelaj knidulaj ĉeloj. En ilia evolua ciklo ne ekzistas embria fazo.
La "sporo" gluiĝas per fadeno de la knidula ĉelo, send tiu fadeno ne formas penetran kanalon. La eliĝanta ameboida ĉelo migras en la majstra organismo, kaj plimultiĝas sensekse.
Ili kaŭzas en la fiŝoj kelkfoje eĉ plurcentimetrajn elkreskojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Miksozooj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.