Transhomismo aŭ transhumanismo estas, kiel koncepto estas humanisma filozofia aliro, kiu celas kompreni kaj taksi la eblojn superi homajn biologiajn limojn per teknologia progreso.
Transhumanismo strebas plilongigi homan vivdaŭron, malhelpi maljuniĝon, ekstermi malsanojn kaj plibonigi homon fizike, mense kaj socie. En la praktiko ĝi estas internacia movado por plialtigi la intelektan kaj korpan staton de la homoj pere de scienco. Ĝi celas malpliigi malsanojn kaj suferojn, kaj plilongigi la homan vivon. Ĝi subtenas la aplikon de gentekniko, kiun ĝi rigardas unuavice kiel ŝancon por la homaro, tamen okupiĝante ankaŭ pri ĝiaj riskoj.
Transhumanismo klopodas por igi la homon posthoma, unuo kun senprecedencaj fizikaj, intelektaj kaj psikologiaj kapabloj. Transhumanistoj kredas, ke se la homa raso ne formortos en la sekva jarcento, homoj fariĝos superinteligentaj per teknologia novigado. Post kiam tio okazos, periodo de ege rapida teknologia kaj socia ŝanĝo komenciĝos ĝis turnopunkto konata kiel "neordinaraĵo". (angle: singularity)
La ĉefaj vizaĝoj en la movado kaj ties teoriado estas Kavaliro Julian Sorell Huxley, FM-2030 kaj Vita-More.
La transhomista skolo de pensado havas siajn unuajn devenojn en la 1950aj jaroj. Biologo nomita Julian Huxley estis la unua elpensinto de termino "transhomismo" en skribita verko detale diranta kiel homo povus resti homo kiam li estas transcendanta la biologiajn limojn de la homa naturo. Kavaliro Julian Sorell Huxley FRS (1887–1975) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciito – kaj la unua direktoro de Unesko. Multaj aliaj propagandantoj de la ideologio sursceniĝis, sed la unua grupo de nuntempaj transhomistoj komencis kunveni ĉe UCLA en la fruaj 1980aj jaroj. Rezulte, Los Anĝeleso fariĝis la centro por transhomista pensado, kiu estis poste promulgita per pensemuloj kiel FM-2030 kaj Vita-More. Antaŭe nomataj futuristoj, anoj de ĉi tiu grupo pli poste formulis la nuntempan transhomistan ideologion, kio ekzistas hodiaŭ.
Transhomismo estas pensmaniero, laŭ kiu nia nuna homa stato ne estas la fina, sed relative primitiva, kaj nia evoluado estas okazanta futuren.
Laŭ Transhomismo:
(1) La intelekta kaj kultura Movado, kio konfirmas la eblecon kaj dezirindecon de fundamenta plibonigado de la homa stato tra aplikado de science kaj tekniko, precipe per evoluigado de ĉie havebligaj de teknologioj por eliminado de maljuniĝo kaj multe plibonigi homajn intelektajn, fizikajn, kaj psikologiajn kapacitojn.
(2) La esplorado de la sekvaĵoj, promesoj, kaj potencialaj danĝeroj de teknologioj, kiuj ebligos, ke ni venku fundamentajn homajn limitecojn, kaj la rilata studado de la etikaj aferoj implikita en evoluigado kaj uzado de tiaj teknologioj.
Transhomismo povas esti vidata kiel etendaĵo de humanismo, el kiu ĝi estas parte derivita. Humanistoj kredas ke homoj gravas, kaj ke individuoj gravas. Ni eble ne estas perfektaj, sed ni povas plibonigi la homajn kondiĉojn kaj la eksteran mondon, per antaŭenigado de racia pensado, libereco, toleremo, demokratio, kaj koncerno pri nia samrangaj homoj. Transhomistoj konsentas kun ĉi tiu sed ankaŭ emfazas ke ni havas la potencialon fariĝi – ne nur esti. Ĝuste kiel ni uzas raciajn rimedojn por plibonigi la homan staton kaj la eksteran mondon, ni povas ankaŭ uzi tiajn rimedojn por plibonigi nin, la homan organismon. Por fari tion, ni ne limigitu per tradiciaj humanismaj metodoj, kiel edukado kaj kultura evoluadoj. Ni povas ankaŭ uzi teknologiajn rimedojn, kiuj finfine ebligos nin movi el tio, kion iuj kredas kiel “homo”.
Transhomismo estas malstrikte difinita movado, kiu evoluis laŭpaŝe dum la lastaj du jardekoj. La moderna filozofio de transhomismo estas verkita de doktoro Max More, en1990 en la eseo “TRANSHOMISMO Direkte Al Futurista Filozofio“. Laŭ More, “Transhomismo estas klaso de filozofioj de la vivo, kio serĉas la daŭriĝon kaj akceladon de la evoluado de inteligenta vivo ekster ĝia nuna homa formo kaj homaj limitecoj per scienco kaj teknologio, gvidate de principoj kaj valoroj por vivo-plibonigado.
Transhomismo antaŭenigas interdisciplinan pritrakton de kompreno kaj taksado de la okazoj por plibonigi la homan staton kaj la homan organismon pere de la progresoj en teknologio. Atento estas al ambaŭ nunaj teknologioj, kiel genetika modifado kaj informaj teknologioj, kaj antaŭdiritaj estontaj telnologioj, kiel molekula nanoteknologio kaj artefarita inteligenteco.
Kio estas transhomo?
En ĝia nuna uzmaniero, “transhomo” estas la transira homo inter la nuna kaj la posta homo, t.e. posthomo.
Kio estas posthomo?
Kiam la homo tiel multe evoluis/progresis, ke ĝi jam estas tute distingebla disde la homo, kiun ni konas ĝis nun, tio estos “posthomo”.
Pri Tutmonda Transhomista Asocio, en la angla:World Transhumanist Association (WTA), bv. rigardu al Eksteraj ligiloj sube.
En 1988, la Monda Transhomista Asocio (MTA) fondiĝis kiel ne-profita organizaĵo per Nick Bostrom kaj David Pearce. Ĝi komencis labori por la rekonigado de transhomismo kiel laŭleĝa subjekto de scienca esplorado kaj publika intereso. En 2008, kiel paŝo por pli humanigi sian publikan bildon, oni ŝanĝis la nomon Monda Transhomista Asocio (MTA) al "Humaneco+" (angle Humanity+). En la sama jaro, Humaneco+ komencis publikigi "h+ Magazino"n, periodaĵo redaktata per R. U. Sirius, kio eldonas transhomismajn novaĵojn kaj ideojn. Nun h+ Magazino estas TTTejo entenanta novaĵojn kaj artikolojn pri transhomismaj aferoj kaj teknologioj.
Humaneco+ estas ne-profita organizaĵo dediĉita al laŭetika uzado de teknologio por pliigi homajn kapablojn. Humaneco+ ankaŭ administras 20000-dolaran premion por la teamo, kiu povas desegni kaj elmontri pli altnivelan 3D printilon ne pli malfrue ol la fino de 2012.
La Transhomista Deklaracio estis originale formita en 1998 de internacia grupo de aŭtoroj: Doug Baily, Anders Sandberg, Gustavo Alves, Max More, Holger Wagner, Natasha Vita-More, Eugene Leitl, Bernie Staring, David Pearce, Bill Fantegrossi, den Otter, Ralf Fletcher, Kathryn Aegis, Tom Morrow, Alexander Chislenko, Lee Daniel Crocker, Darren Reynolds, Keith Elis, Thom Quinn, Mikhail Sverdlov, Arjen Kamphuis, Shane Spaulding, kaj Nick Bostrom.
Ĉi tiu Transhomista Deklaracio estas modifita dum la pasintaj jaroj de kelkaj aŭtoroj kaj organizaĵoj. Ĝi estis adoptita de la WTA membraro en 2002, kaj de Homeco+ en Marto, 2009.
Vivo-plilongigado, aŭ kontraŭ-aĝa medicino, aludas al provoj por plilongigi aŭ eternigi la vivkapablon de homoj, dum ili estas en bonaj kaj sanaj korp- kaj mens-statoj.
Transhomoj, mallongigo por "transiraj homoj," estas “la unua manifestiĝo de novaj evoluantaj estaĵoj, sur sia vojo al fariĝi posthomoj"
La Mondaj Plej Danĝeraj Ideoj estas speciala raporto eldonita en Septembro/Oktobro 2004 en la dumonata usona revuo Eksterlanda Politiko.
Ok rimarkindajn intelektulojn oni petis, ke dissendi fruan averton pri la ideoj aŭ ideologioj, kiuj laŭ ili estos la plej detruaj en la venontaj jaroj.
La Mondaj Plej Danĝeraj Ideoj estas speciala raporto eldonita en Septembro/Oktobro 2004 en la dumonata usona revuo Eksterlanda Politiko.
Yoshihiro Francis Fukuyama (naskiĝis 27 October 1952) estas usona filozofo, politika ekonomiisto, kaj aŭtoro.
Francis Fukuyama estas profesoro pri internacia politika ekonomio ĉe la Johns Hopkins School of Advanced International Studies kaj aŭtoro de State-Building: Governance and World Order in the 21st Century (Ithaca: Cornell University Press, 2004).
Liaj gravaj libroj
Fukuyama estas plej konata kiel la aŭtoro de La Fino de Historio kaj La Lasta Viro, en kiu li argumentis ke la progresado de la homa historio kiel lukto inter ideologioj estas plejparte ĉe la fino, kun la mondo ekfiksiĝanta sur liberala demokratio post la fino de La Malvarma Milito kaj la Falo de la Berlina Muro en 1989. Fukuyama antaŭvidis la finfinan tutmondan triumfon de politika kaj ekonomia liberalismo:
Kio ni povus atesti, ne estas nur la fino de La Malvarma Milito, aŭ la transpaso de iu tempo de postmilita historio, sed la fino de tia historio... Tio estas, la fina punkto de la homara ideologia evoluado kaj la universaligado de okcidenta liberala demokratio kiel la fina formo de homa registaro.
Li verkis kelkajn aliajn librojn, inter ili Fido: La Sociaj Virtoj kaj La Kreado de Prospero kaj Nia Posthoma Estonteco: Sekvaĵoj de la Bioteknologia Revolucio.
En tiu ĉi lasta, li kvalifikis sian originalan "fino de historio“-tezon, argumentante, ke ĉar bioteknologio ĉiam pli permesas al homoj por ekregi super sia propra evoluo, ĝi eblas permesi al homoj por ŝanĝi la homan naturon, do tiel minacante liberalan demokration. Unu ebla rezulto povus esti ke la ŝanĝita homa naturo povus konduki al radikala malegaleco. Li estas furioza malamiko de transhomismo, intelekta movado asertanta tion, ke posthomeco estas dezirinda celo.
Iuj aŭtoroj kredas, ke la homaro jam estas transhoma pro la fakto, ke medicina progreso dum la lastaj jarcentoj signife ŝanĝis la homan estaĵon. Tamen, ĉar tio ne okazis konscie, ĝi ne estas transhomisma.
Kiel ekzemplo, en Usono, Amiŝ (Amish) estas religia grupo probable plej konata pro sia sindetenado for certaj teknologioj. Transhomistoj argumentas, ke io simila probable ekzistos en la proksima futuro: “Homemuloj” (Angle: Humanish), homoj, kiuj elektas “resti homo” ne adoptante hom-evoluigajn teknologiojn, kies elekton transhomistoj kredas devas esti respektata kaj protektata.
En la Esperanto-Movado, Bruno Vogelmann montris favoran sintenon al transhomismo en sia libro "La Nova Realismo". Aldone, en la belartaj konkursoj de UEA de 2017, premiiĝis eseo pri la rilato inter transhomismo kaj Esperanto. La aŭtoro, Javier Alcalde, konkludas jene: "Eventuala kunlaborado inter Esperantistoj kaj transhomistoj povus helpi al ambaŭ movadoj. Tiel, ne nur la argumentoj de la transhomistoj uzeblas en la debato pri Esperanto kiel internacia lingvo, sed verŝajne kelkaj ideoj favore al Esperanto ankaŭ uzeblus por disvastigi la subtenon de transhomismo."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Transhomismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.