Trafikŝtopiĝo estas malrapidiĝo de la trafiko sur vojoj kaŭzita de diversaj kialoj, sed ĉefe pro la tromulteco de aŭtomobiloj je iuj apartaj horoj.
Krom la malrapidigo de la trafiko kaj la tedigo de la ŝoforoj, trafikŝtopiĝoj estas grava kaŭzo de atmosfera poluado pro la plia konsumado de bruligaĵoj. Tiel, en Usono, 8,7 miliardoj da litroj da bruligaĵo, t.e. 20 milionoj da tunoj da karbona dioksido (skale, ĝi ekvivalentas al triono de la jara konsumado en Francio) estas elĵetitaj atmosferen rezulte de ŝtopiĝoj.
La afero multe malpliboniĝas dum la jaroj pro la plimultiĝo de la aŭtomobiloj. Oni konstatis, ke averaĝa usonano atendis 16 horojn jare en ŝtopiĝoj en 1982, kompare kun 47 horoj nuntempe.
Alia bedaŭrinda rezulto estas plioftiĝo de malfruoj en liverado, kio povas kaŭzi gravajn ekonomiajn problemojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trafikŝtopiĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.