Topografio estas scienco per kiu oni desegnas mapojn pri surfaco de tereno aŭ regionparto mezurinte distancojn kaj angulojn.
Topografio estas ankaŭ la tutaĵo de la detaloj, kiel altaĵoj kaj profundaĵoj, deklivoj k.t.p., sur difinita tereno. Foje 'topografio' estas uzata por priskribo de iu distrikto el geografiaj vidpunktoj, kontraste al la priskribo el historiaj, ekonomiaj, demografiaj kaj aliaj vidpunktoj.
Laŭ Francisko Azorín topografio estas Detala priskribo -formo k. dimensio- de tereno. Traktato pri planverkado -planimetrio k. altimetrio- de tereno. Li indikas etimologion el la greka topos + graphein (loko priskribo).
Topografia mapo estas nomata tia, kiam la desegnaĵoj sur mapo koncernas ĉefe la surfacon de la tereno, kontraste al la mapoj kun emfazo pri la nomo de la domposedantoj, trafiko aŭ aliaj aferoj.
Topografoj uzas teodolitojn (aktuale ili estas kutime elektronikaj) por mezurii angulajn kaj distancajn datumojn, per kiuj trigonometrie ili kalkulas projekciajn koordinatojn de punktoj mezuritaj kaj poste skizi mapojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Topografio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.