Toleremo devenas de la latina verbo: tolerare, kiu signifas elteni silente suferi indulgi , sed ankaŭ allasi aŭ akcepti.
Laŭ PIV "tolero" estas ago de iu, kiu toleras, kaj ankaŭ la rezulto de tiu ago; kompreneble toleras plej ofte tiu, kiu toleremas kaj inverse. Toleremo estus inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ agmanierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem, kiel religia toleremo, politika toleremo, ktp.
Tiu, kiu kutime ne toleras estas netolerema kaj, se faras tion sisteme kaj troe, estas maltolerema. Do, maltoleremo estas la plej alta grado de netoleremo. En ŝtata kaj socia privata juroj estas difinebla la tolero sub la absolutismo, diktatoreco, hegemonio, tiraneco, imperiismo. militarismo - en religioj estas vaste konata la dogmismo
Ekzistas proverboj pri toleremo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Toleremo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.