Tiliĉo estas lago en la distrikto Manang de Nepalo, je 55 kilometroj laŭ rekta linio el la urbo Pokhara.
Ĝi estas situa je altitudo de 4,919 metroj en la Anapurna montaro de Himalajo kaj foje estis nomita pro sia grando la plej alta lago en la mondo, kvankam estas lagoj je pli alta altitudo eĉ en Nepalo, kaj pli grandaj, pli altaj lagoj en Tibeto. Alia fonto listigas la altitudon de la lago Tiliĉo kiel 4,949 metroj. La lago Tiliĉo laŭ tio estus la plej alta lago en la mondo kun altitudo de 4,949 m super marnivelo. Laŭ la Nepala Departamento de Hidrologio kaj Meteologio (2003), neniu akva organismo estis registrita en la lago.
Tiliĉo | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Lando | Nepalo | |
Situo | Distrikto Manang | |
- alteco | 4 919 m [+] | |
- koordinatoj | , 83° 51′ 24″ O 28.68333333333383.85666666666728° 41′ 0″ N, 83° 51′ 24″ O [+] | |
Longo | 3,8 km (2.36 mi) | |
Larĝo | 1,6 km (0.99 mi) | |
Maksimuma profundo | 85 m | |
Areo | 4,8 km² (480 ha) [+] | |
Tiliĉo | ||
Vikimedia Komunejo: Tilicho Lake [+] | ||
La lago Tiliĉo estas destinejo de unu el la plej popularaj lokoj de la Anapurna Cirkvito por piedirado. Tiu cirkvito postulas aldonajn 3–4 tagojn. Kampado ne estas postulita, ĉar novaj loĝejoj estis konstruitaj inter Manang kaj la lago. La fina alproksimiĝo al la lago estas farita en unutaga piedirado el la loĝejo de la Tiliĉa Baza Kampo.
La lago Tiliĉo estas loko de unu el la plej altaltitudaj subnaĝado. Rusa subnaĝa teamo, konsistanta el Andrei Andrjuŝin, Denis Bakin, kaj Maksim Gresko, realigis subnaĝadon en la lago en 2000.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tiliĉo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.