The Monkees (pron.
[ðə ˈmʌːŋkiz]; anglalingve misliterumata formo de monkeys, signifanta „la simioj“) estas usona pop-rok-muzika bando kreita de la televida industrio en 1966 por kapitaligi la popularecon de The Beatles ktp. Ili rolis en samnoma televida programo 1966-1968, kaj daŭrigis registri muzikaĵojn ĝis 1970. En 1971 ili formale malfondiĝis, sed poste plurfoje rekuniĝis. La kvaropo konsistis el tri usonanoj (Micky Dolenz, Mike Nesmith kaj Peter Tork), kaj anglo Davy Jones. Inter iliaj internacie konataj kantoj estas "(temo el) The Monkees", "Last Train to Clarksville", "I'm a Believer", "(I'm Not Your) Steppin' Stone", "Pleasant Valley Sunday" kaj "Daydream Believer". Vendiĝis tutmonde pli ol 65 milionoj da ekzempleroj de iliaj sonregistraĵoj.
The Monkees | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Deveno | Usono |
Ĝenroj | Rok-muziko Popmuziko Kontreo Psikedela roko |
Aktivaj jaroj | 1966–1971 |
Eldoninto | Colgems (Usono) RCA Victor (ekster Usono) Bell Arista Rhino |
Parencaj temoj | Michael Nesmith and the First National Band Dolenz, Jones, Boyce and Hart The New Monkees |
Retejo | www.monkees.com |
Membroj | |
Micky Dolenz (1966–1971) | |
La sekvantaj registraĵoj estis eldonitaj en Usono:
Kelkaj unuopaĵoj el aliaj landoj diferencas dis de la usonaj. Kelkaj el ili sekvas:
En Filipinoj RCA Victor eldonis grandan kvanton el la kantoj de The Monkees unuope.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article The Monkees, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.