Thane (aŭ Thana) estas urbo (kvazaŭ antaŭurbo de Mumbajo) en subŝtato Maharaŝtro en federacia ŝtato Barato.
La loknomo signifas: feŭdulo.
Thane | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 401107 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 886 941 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 12 836 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 72° 58′ O 19.1872.96333333333319° 11′ N, 72° 58′ O [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 147 km² (14 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Thane [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 886 941 loĝantoj sur areo de 147 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 836 loĝantoj/km².
Thane situas sur insulo ĉe enfluejo de rivero al Araba Maro. La urbo havas 30 lagojn.
La unua mencio pri la loko devenis de la grekoj proksimime en 150 kaj poste mencias ĝin Marco Polo en 1290. Oni komencis konstrui fortikaĵon en 1730, kiun la britoj okupis en 1774. Ekde 1947 Thane industriiĝis.
Thane havas fervojan kontakton ekde 1853. Nun estas tie 4 stacidomoj. Internacia flughaveno troviĝas ĉe Mumbajo. Precipe dum la historio la haveno estis grava.
Thane havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majo-novembro). Jare pluvas po 2000-3000 mm. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Thane, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.