La tegmenta defluilo estas kanelo kiu kolektas, la de la tegmento defluanta pluvakvo ĉe tegmenta rando kaj defluigas ĝin tra ĝorĝotubo kaj faltubo aŭ pluvdeflua ĉeno.
Ĝi estas parto de la tegmenta defluado kaj servas al evito de damaĝoj ĉe la domo. Per la deflueja sistemo oni ankaŭ povas kolekti pluvakvon por akvumi la ĝardenon aŭ uzi ĝin en la domo.
La plej fruaj tegmentaj defluiloj verŝajne estis el ligno. En la antikvo kaj mezepoko oni ĉizis ilin el ŝtono aŭ konstruis ilin per form-brikoj. Tiam la defluigado okazas trans akvosputiloj.
Tegmentaj defluiloj estas konstruitaj el titan-zinko, galvanizita ŝtallado, kupro, valorŝtalo, aluminio, PVK aŭ el ligno. La prezoj kaj la daŭrigado de la materialo estas tre malsimilaj.
La grandeco de la tegmenta defluilo dependas de la grandeco de la tegmento kaj la forteco de la lokaj pluvoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tegmenta defluilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.