Streketo estas interpunkcia signo -.
Ĝi estas uzata
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
• en vortkunmetaĵoj (foje nur por evidentigi la strukturon de longaj aŭ ne-unusencaj vortoj),
• por vortdividoj ĉe la fino de linio kaj
• kiel ripetilo ĉe menciado de vortoj kun samaj partoj.
Ne konfuzu la streketon kun la similaspekta minus-streko, kiu ne estas interpunkcia signo, sed simbolo en matematikaj formuloj.
La streketo estas uzata ĉe kunmetitaj vortoj. Ekzemplo:
La streketo estas uzata ĉe la fino de linio, se unu vorto ne plu komplete povas esti en la linio. Per uzo de tia vortdividilo, la spaco estas pli efike uzata kaj samtempe la rezulto estas pli belaspekta kaj pli facile legebla. Ekzemplo:
Vikipedio estas projekto por sta- rigi multlingvan interretan encik- lopedion. Samtempe ĝi estas … |
La streketo estas uzata ĉe arigo de similaj aferoj, kie ĝi povas anstataŭi la identan parton. Ekzemploj:
La minus-streko (aŭ minus-signo) estas matematika simbolo kun tri bazaj funkcioj:
1. operatoro de subtraho (la kontraŭo de adicio): 5 − 3 = 2.
2. rekte antaŭ nombro ĝi indikas negativecon: −5 estas negativa (minusa) 5.
3. operatoro, kiu inversigas la operandon: se x = 3, tiam −x = −3, sed se x = −3, tiam −x = 3.
Komputila klavaro ne distingas inter la streketo kaj la minus-signo: ĉu vi uzas la signon en la litera bloko de la klavaro, ĉu la minus-signon en la nombra bloko: skribiĝas la sama simbolo. Do en ĉiuj supre menciitaj ekzemploj estis tajpita minus-signo, kvankam bona tipografo uzus diversajn signojn.
La afero pli komplikiĝas pro la uzado de diversaj haltostrekoj en tipografio: la M-streko, la N-streko, la cifera streko (vd en la indikita artikolo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Streketo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.