La punkto estas la marko de interpunkcio plej ofte uzata ĉe la fino de frazoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Punkto |
Ĝi indikas, ke la antaŭa frazo estis ĉeffrazo.
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Oni povas uzi punkton en mallongigoj. Ekzemple, oni povas skribi k.t.p. anstataŭ kaj tiel plu. (Tamen, ankaŭ estas bona por skribi sen la punktoj: ktp.) Persono povas mallongigi sian nomon kun la unua litero kaj punkto. Ekzemplo estas J.R.R. Tolkien.
Oni fojfoje uzas la punkton por grupigi la ciferojn de grandaj nombroj. Ili estas grupigitaj laŭ tri ciferoj. Tiel, miliono povas esti skribita jene: 1.000.000. En Esperanto oni tamen plej ofte uzas spacetojn por grupigi la ciferojn: 100 000 000.
Anglalingve oni uzas ĝin kiel decimalan markon (kontraste al Esperanto, kiu uzas komon).
En komputiko la punkto estas ofte disigilo, utila en DNS en domajnaj nomoj kaj IP-adresoj.
Ĉar interpunkcie, punkto signas finon de frazo, figure oni uzas "Punkto" kiel interjekcia esprimo por fini diskuton aŭ disputon. Ekzempla frazo; "Jes, vi pravas. Punkto."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Punkto (interpunkcio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.