Stefanija Ivanivna TURKEVIĈ-LUKIJANOVIĈ (ukraine: Стефанія Іванівна Туркевич-Лукіянович}; naskiĝinta la 25-an de aprilo 1898 en Lvivo, mortinta la 8-an de aprilo 1977 en Cambridge) estis aŭstria-ukraina komponistino, pianistino kaj muzikscienculino.
Ŝi taksatas la unua ukraina komponistino. Dum la komunisma tempo de USSR ŝiaj verkoj prisilentitis.
Stefanija Turkeviĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1898 en Lvivo |
Morto | 8-an de aprilo 1977 (78-jaraĝa) en Kembriĝo |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola Respubliko |
Alma mater | Lviv Conservatory • Universitato de Karolo • Lviva Universitato • Universitato de Vieno • Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto • muzikologo • muzikinstruisto |
La unuan instruadon muzikan ŝi ricevis fare de la patrino. Post la Unua mondmilito ŝi studis klasikan komponadarton ĉe Vassil Barvinski kaj pianon ĉe Vilém Kurz kaj J. Ljaleviĉ. ĉe supera muzikinstituto nomita por Mikola Lissenko. Poste ŝi translokiĝis al Aŭstrio por studi ĉe Guido Adler ĉe la Universitato de Vieno kaj Joseph Marx ĉe la Muzikakademio. En 1925 ŝi akompanis la unuan edzon Robert Lisovsky Berlinon kie ŝi studis ĉe Franz Schreker kaj Arnold Schönberg. De Berlino ŝi iris al Prago kie ŝi iĝis universitate studentino de Zdeněk Nejedlý kaj de Otakar Sin ĉe la Konservatorio praga. Ankaŭ Vítězslav Novák de la Muzikakademio estis instruisto ŝia. Ĉe la Ukrainia libera altlernejo ŝi doktoriĝis en 1934 pri muzikscienco.
Inter 1935 kaj 1939 Turkeviĉ-Lukijanoviĉ docentis harmonisciencon kaj pianoludadon ĉe la Supera Lissenko-muzikinstituto en Lvivo kaj inter 1940 kaj 1944 ŝi profesorinis samloke ĉekonservatorie. Krome ŝi estis piana akompanantino ĉe la Nacia operejo lviva kaj pianistino por la radio. Fuĝante la Ruĝan Armeon ŝi elmigris en 1946 kun la dua edzo Narciz Lukianoviĉ al Britio kie ŝi diligente komponadis. Ŝi kreis baletan muzikon kaj operon, komponis kvar sinfoniojn, muzikaĵojn liturgiajn, aferojn de ĉambra muziko, pianoludaĵojn kaj kantojn artajn.
Ŝia filino Zoja Lissovska-Niĵankivska (* 1927) iĝis pentristino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stefanija Turkeviĉ, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.