La familio Skarabedoj, derivaĵo de skarabo helpe de la scienca sufikso -ed- uzata en zoologia nomenklaturo, aŭ Skarabeedoj, rekte laŭ la latina scienca nomo Scarabaeidae, konsistas el pli ol 30 000 specioj de skaraboj tutmonde.
La specioj en tiu granda familio ofte estas nomataj skaraboj aŭ skarabeoj. La klasifiko de tiu familio estas sufiĉe malstabila, kun multaj konkurantaj teorioj, kaj novaj proponoj ekaperantaj tre ofte. Estas verŝajne, ke multaj el la subfamilioj listigitaj ĉi tie jam ne estos agnoskataj post nelonge, kiam ili verŝajne estos reduktitaj laŭ statuso sub la subfamilian rangon, aŭ levitaj al familia statuso (la lasta estas plej verŝajna, ekz., por la familio "Melolontedoj" jam ekaperanta en kelkaj lastatempaj klasifikoj). Dum certaj familioj estis ĵus forigitaj, aliaj estas preskaŭ universale akceptitaj kiel familioj (ekz., Pleokomedoj, Glaresedoj, Glafiredoj, Oĥodedoj, Geotrupedoj, Bolboceratedoj).
Skarabedoj | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La koloro povas esti nigra, blua, verda, bruna, flava aŭ ruĝa, foje iridecenta, metala, hela aŭ kontraste kun malhelaj markoj. Forta seksa dumorfismo estas ofta.
Sterkoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas sterkon/fekaĵojn. Kelkaj specioj de sterkoskaraboj povas enterigi sterkon/fekaĵon ĝis 250-oblo de sia propra maso en unu nokto.
En la antikva Egiptio, la sankta skarabo (Scarabaeus sacer) estis honorigata besto. Simbolo de la Suno kaj Reo, ĝi estis unu el la dek du sanktaj bestoj asociitaj kun la dek du horoj de la tago kaj de la nokto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Skarabedoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.