Simtokha Dzong estas bikŝuejo en la aritektura stilo dzongo, situanta 5 kilometrojn sude de Timbuo, la ĉefurbo de Butano.
Ĝi estas ankaŭ konata kial Sangak Zabdhon Phodrang. Ĝi estis konstruita en 1629 de Shabdrung Ngawang Namgyal, kiu unuigis Butanon, ĝi estis la unua tiustila konstruaĵo en Butano. Ĝi estas grava historia monumento, hodiaŭ budhisma instituto por lernado de la dzonka lingvo. Ĝi estis antaŭnelonge renovigita.
Simtokha Dzong སེམས་རྟོགས་ཁ་རྫོང་། [simtokʰɑ dzoŋ] | |
---|---|
Bikŝuejo | |
Funkcia statuso: | Budhisma instituto de la dzonka lingvo |
Fondinto: | Shabdrung Ngawang Namgyal |
jaro de elkonstruado: | 1629 |
La unua renovigado estis farita en in 1670 de Mingyur Tenpa, la tria regento (Druk Desi), kaj ĝi estis renovigita de arĥitektoj el Japanio.
La budhisma instituto de lingvistiko estis starigita kiel parto de la bikŝuejo de la tria reganto, Jigme Dorji Wangchuck, pro sugesto de la reĝino Mayum Choying Wangmo Dorje en 1961.
Ĝi havas sanktejon (lhakhang) kun statuo de la budho Gotamo ĉirkaŭita de ok bodisatvoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Simtokha Dzong, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.