La romia religio konsistis, same kiel inter la grekoj, en aro de kultoj pli ol en doktrinaro.
Estis du klasoj de kultoj: tiuj hejmaj, kiuj ligis la familion, kaj tiuj publikaj, kiuj apogis la patriotismon kaj la respekton al la ŝtato. En la imperia epoko oni aldonis la kulton al imperiestro. En ĝeneralaj terminoj, temas pri religio tolerema al ĉiuj eksterlandaj religioj, ĉar la romianoj akceptis diojn grekajn, egiptajn, frigiajn ktp. Ĝi estis ankaŭ kontrakta religio, ĉar la preĝoj kaj oferoj utilis kiel pakto kun la dioj, tio estas, por ricevi favorojn, kaj se la kredanto komprenis, ke la diaĵo ne plenumis, tiu ĉesis adori la diaĵon.
Romiaj temploj estis inter la plej gravaj konstruaĵoj en romia kulturo, kaj kelkaj el la plej riĉaj konstruaĵoj en romia arkitekturo, kvankam nur kelkaj pluvivas en iu speco de kompleta ŝtato. Hodiaŭ ili restas "la plej evidenta simbolo de romia arkitekturo". Ilia konstruo kaj prizorgado estis grava parto de antikva romia religio, kaj ĉiuj urboj de iu graveco havis almenaŭ unu ĉefan templon, same kiel pli malgrandajn sanktejojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Romia religio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.