Romia mitologio estas mitologio de la popolo de la antikva Romo.
Ili havis siajn proprajn diojn, sed la romianoj ankaŭ adoptis la grekajn diojn, kaj ŝanĝis iliajn nomojn. Laŭ la poeto Ennius (en la 3-a jarcento a.K.), estis grupo de 12 dioj, (nomita Dii Consentes), en la latina Iuppiter, Iuno, Minerva, Vesta, Ceres, Diana, Venus, Mars, Mercurius, Neptunus, Volcanus, kaj Apollo; – ses dioj kaj ses diinoj. La nombro "dek du" venis de la Etruskoj, ĉar antaŭe ili havis dek du ĉefdiojn. La statuoj de ĉi tiuj dioj staris antaŭe en la Roma Forumo. Sed oni kultis ilin ankaŭ en la tuta vasta imperio.
En la antikvroma religio, sakrosankteco (latine: sacrosanctitas) estis netuŝebleco kun religia puno por kontraŭantoj. Sankta (sanctus/sancta/sanctum) estis tio, kies kontraŭadon oni punis; la puno estis plej ofte (nome en la kazo de sakrosankteco) sakrigo (sacratio): tio signifas ke oni donis la punendulon al la dioj, ofte al la inferaj dioj. Fakte, tio signifas, ke tiu ulo ne plu estis ano de la respubliko (sed havaĵo de la dioj), kaj oni vidis tiun kiel timendan.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Romia mitologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.