Saturno – latine Saturnus – estas la romia dio de terkulturo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saturno |
En la klasika antikvo li identiĝis kun la helena dio Krono. Saturno estas la edzo de Reo kaj patro de Cereso, Jupitero kaj Vesta, interalie.
Saturno | |
---|---|
dio de tempo kaj sorto • agricultural deity • romia dio | |
Informoj | |
Originala nomo | Saturnus |
Eble sama | Ĥrono • Krono • astrologia Saturno |
Sekso | vira |
Patro | Ĉielo |
Patrino | Patrino Tero |
Gefratoj | Ops |
Edzo/Edzino | Ops |
Infanoj | Jano • Jupitero • Plutono • Neptuno • Veritas • Hymnus • Felix • Faustus • Cereso • Junono • Vesta • Glauca |
Saturno estis antikva itala dio. Lia nomo venis el itala vortradiko satur, kiu eble signifus "abundanco", kaj la ebla sufikso "-nus", t.e. "sinjoro". Sekve, "Saturnus" signifus, etimologie "sinjoro de la abundanco". Li portis falĉilon ĉar li estus dio de rikolto, nur pro tio, oni identigis lin kun la greka dio Krono, kaj fablis ke post Jupitero lin detronigis, li foriris al Italio kie li regis dum la Ora Epoko.
Laŭ Francisko Azorín Saturno estis Mita, romana dio, filo de Urano (la ĉiel) k. Gea (la tero); li decidis, pro timo estis detronita, engluti siajn filojn, sed sia [tiel] edzino Cibelea anstataŭis ĵusnaskitojn per ŝtono; tiel savis Jupiteron, Neptunon k. Plutonon. Li indikas etimologion el la greka Kronoso kaj de tie la latina Saturnus, el satus (ŝata).
Por memori ilian bonfareman reĝon, oni okazigis la feston de Saturnalio vintre ĉiujare. Tiam ĉiu publika komerco haltis, deklarojn de milito kaj krimajn ekzekutojn oni prokrastis, amikoj donacis unu al la alia, kaj oni libere indulgis la sklavojn. Oni donis al ili feston en kiu ili sidis ĉe tablo, dum iliaj mastroj servis ilin, por montri la naturan egalecon de homoj, kaj ke ĉiu afero apartenis egale al ĉiuj dum la regado de Saturno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Saturno (dio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.