Rodolphe TÖPFFER (aŭ Toepffer) estas franclingva sviso, naskiĝis en 1799 en Ĝenevo kaj mortis en 1846 samloke.
Li estis desegnisto, instruisto kaj verkisto. Lia famo baziĝas sur lia invento de la bildhistorioj (bildliteraturo).
Rodolphe Töpffer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rodolphe Töpffer | |||||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1799 en Ĝenevo | ||||
Morto | 8-an de junio 1846 (47-jaraĝa) en Ĝenevo | ||||
Tombo | Cemetery of Kings vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de Ĝenevo • Svislando vd | ||||
Alma mater | Collège Calvin vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wolfgang Adam Töpffer vd | ||||
Infanoj | Jean-Charles Töpffer • Adele Töpffer • François Töpffer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • pentristo • bildliteraturisto • politikisto • instruisto • ilustristo • universitata instruisto • karikaturisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Aktiva dum | 1820–1843 vd | ||||
Verkado | |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de pentristo, ankaŭ li volis iĝi pentristo, sed ne povis kaŭze de okulmalsano.
En 1820 li komencis instrui la latinan kaj la grekan en privata lernejo.
Li edziĝis en 1823. Dank’ al la doto de sia edzino li fondis en 1825 pensionaton por knaboj, en kiu li aplikis la pedagogiajn ideojn de Jean-Jacques Rousseau. Kun la knaboj li faris i.a. vojaĝojn – ofte piede –, kiujn li priskribis en sia verko Voyages en zig-zag (Zigzagaj vojaĝoj).
En 1832 li ricevis la katedron pri Retoriko kaj Literaturo ĉe la Akademio de Ĝenevo.
Dum sia libera tempo li ŝatis desegni karikaturajn bildhistoriojn, kiujn li publikigis post instigo de amikoj. Li karikaturis la kutimojn de la tiel nomata bona socio (Histoire de Monsieur Jabot), la instruajn metodojn (Monsieur Crépin), la sciencistojn (Voyages et aventures du Dr Festus) kaj la politikistojn (Histoire d’Albert, Monsieur Pencil). Per tiuj bildhistorioj Töpffer iĝis la pioniro de la komiksoj. Bildhistoriojn li ne nur verkis, sed pri ili li ankaŭ skribis teoriajn eseojn.
Krome li verkis teatraĵojn, novelojn, romanojn kaj multajn vojaĝrakontojn.
(Tiuj informoj baziĝas sur la artikoloj en la germanlingva kaj iomete en la franclingva Vikipedio.)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rodolphe Töpffer, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.