Regionoj De Somalio

Antaŭ la komenco de la Enlanda Milito, Somalio estis dividita laŭ 18 regionoj (en somala lingvo gobollada, singulare gobol), kiuj estis siavice subdividitaj en distriktoj.

La plej granda estas Mudug kaj la plej malgranda Banaadir, kie troviĝas la nacia ĉefurbo Mogadiŝo. La plej enloĝata estas Shabeellaha Hoose, kaj la malplej Sool, inter Puntlando kaj Somalilando.

En la fakte sendependa ŝtato Somalilando troviĝas alia regiono Saaxil, ne agnoskita de la centra registaro.

Jen la listo de regionoj kaj ties ĉefurboj:

Numero Regiono Ĉefurbo Areo Loĝantaro Regionoj De Somalio
1 Awdal Borama 21.374 417.000
2 Bakool Xuddur 26.962 365.000
3 Banaadir Mogadiŝo 370 1.276.000
4 Bari Boosaaso 70.088 545.000
5 Bay Baidoa 35.156 1.106.000
6 Galguduud Dusa Mareb 46.126 628.000
7 Gedo Garbahaarey 60.389 577.000
8 Hiiraan Beledweyne 31.510 538.000
9 Jubbada Dhexe Bu'aale 9.836 363.000
10 Jubbada Hoose Chisimaio 42.876 668.000
11 Mudug Gaalkacyo 72.933 763.000
12 Nugaal Garoowe 26.180 160.000
13 Sanaag Erigavo 53.374 531.000
14 Shabeellaha Dhexe Jawhar 22.663 864.000
15 Shabeellaha Hoose Merca 25.285 1.400.000
16 Sool Laascaanood 25.036 115.000
17 Togdheer Burco 38.663 942.000
18 Woqooyi Galbeed Hargeisa 28.836 1.190.000


Ŝtatoj

Regionoj De Somalio 
Politika mapo de Somalio

Tamen fakte, norda Somalio estas nuntempe dividita en la preskaŭsendependaj ŝtatoj de Puntlando, Somalilando, Galmudugo kaj Maĥiro. La sudo estas almenaŭ oficiale regata de Transira Federacia Registaro, kvankam ankaŭ ĝi fakte estas regata de diversaj Islamaj grupoj (Islamaj Kortumoj) krom la urboj de Baidoa kaj Mogadiŝo. Laŭ la fakta konsidero estus do 27 regionoj.

Fakta divido (fine de januaro 2009)

  • Transira Federa Registaro:
    • Bakool (Xuddur) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de al-Shabaab
    • Banaadir (Mogadiŝo) noto: Lukto inter registaro kaj ribeluloj
    • Galguduud (Dhuusamarreeb) noto: maljunuloj de lokaj klanoj regas en Galgadud, Galmudug kontrolas la urbon de Gelinsoor en nordorienta angulo
    • Bay (Baidoa) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de al-Shabaab escepte Baidoa
    • Gedo (Garbahaarreey) Elektita regiona asembleo kun 32 membroj kaj elektitaj distriktaj reprezentantoj en ĉiuj (7) distriktoj
    • Hiiraan (Beledweyne) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de Islamaj Kortumoj escepte Beletweyn
    • Shabeellaha Dhexe (Jowhar) noto: Tiu regiono falis komplete sub kontrolo de Islamaj Kortumoj
    • Shabeellaha Hoose (Merca) noto: maljunuloj de lokaj klanoj regas en Shabelle Hoose, forta ĉeesto de al-Shabaab
    • Jubbada Dhexe (Bu'aale) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de al-Shabaab
    • Jubbada Hoose (Kismajo) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de al-Shabaab kvankam lokaj klanoj kaj militestroj ankoraŭ regas Kismajon kaj ties ĉirkaŭaĵojn.
  • Somalilando
    • Awdal (Borama)
    • Maroodi Jeex (Hargeysa) noto: Tiu regiono estis nomita Woqooyi Galbeed
    • Togdheer (Burco)
    • Saaxil (Berbera) noto: Tiu regiono estis parto de Woqooyi Galbeed
    • Sanaag (Ceerigaabo)
    • Sool (Las Anod) noto: Plej parto de Sool geografie konsiderata estas parto de Norda lando, kvankam pro-somalilanda politikisto Ahmed Abdi Xabsade kontrolas Las Anod kaj ties ĉirkaŭaĵojn.
    • Gabiley (Gabiley) noto: Tiu regiono estis parto de Woqooyi Galbeed
    • Salal (Zeila) noto: Tiu regiono estis parto de Awdal
    • Sarar (Ainabo) noto: Tiu regiono estis parto de Sool
    • Odweyne (Odweyne) noto: Tiu regiono estis parto de Togdheer
    • Hawd (Balegubadle) noto: Tiu regiono estis parto de Woqooyi Galbeed kaj estas la 13a regiono de Somalilando
  • Puntlando
    • Bari (Bosaso) noto: Maĥiro kontrolas la nordokcidentan angulon de Bari, kiun ili nomigas Okcidenta Bari
    • Karkaar (Qardho) noto: Tiu regiono estis parto de Bari
    • Mudug (Gaalkacyo) noto: la suda duono de Gaalkacyo kaj Mudug estas kontrolita de Galmudug
    • Nugaal (Garoowe)
  • Maĥiro
    • Madar (Badhan) noto: Tiu regiono estis parto de Sanaag
    • Boharo (Dhahar) noto: Tiu regiono estis parto de Sanaag
    • Sanaag (Ceerigaabo) noto: Somalilando kontrolas la okcidentan duonon de Sanaag kaj Ceerigaabo, kaj Norda lando kontrolas parton de Ceerigaabo kaj zonon de teritorio sude de la urbo.
    • Okcidenta Bari (Galgala) noto: Tiu regiono estis parto de Bari
  • Galmudugo
    • Mudugo (Gaalkacyo) noto: la norda duono de Gaalkacyo kaj la regiono de Mudug estas kontrolita de Puntlando
    • Hobyo (Hobyo) noto: Tiu regiono estis parto de Mudug
    • Harardhere (Harardhere) noto: Tiu regiono estis parto de Mudug kaj la reala kontrolo de laregistaro estas limigita
  • Norda Ŝtato
    • Sool (Laascaanood) noto: Prosomalilanda militestro Ahmed Abdi Xabsade kontrolas Las Anod kaj ties ĉirkaŭaĵojn
    • Ayn (Buhodle)
    • Sanaag (Ceerigaabo) noto: Plej parto de Sanaag kaj Ceerigaabo estas kontrolita de Maĥiro aŭ Somalilando

El tiuj makroregionoj, nur Somalilando deklaris rektan sendependon; la aliaj tri postulas aŭtonomion ene de federa Somalio.

Vidu ankaŭ

Tags:

BanaadirMogadiŝoMudugPuntlandoShabeellaha HooseSomala lingvoSomalilandoSomalioSool

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

67085 OppenheimerAnglalingva VikipedioKrispoKomerca registro2009Ĉaperono (kapvesto)Hundog2w7nPollandoMausHejma katoUrboUnua MondmilitoOșorhei1932Open Knowledge FoundationVarsovioNacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoLibreOfficeErfurtoPornografioNederlandoJarrowDDTAlzira (stacidomo)SirioMartin Andersen NexøEldomigoTempoEl Pozo (stacidomo)Attila BenedekBihar (historia departemento)KievoTaylor SwiftGamelanoKvirinala palacoDodekano3-HeptinoDistordo (apartigilo)HTMLStatistiko de EsperantujoPjotr Iljiĉ ĈajkovskijVulvoAFanny HillAsteriksKokoOrtezoWayback MachineWest Ham UnitedDrahanoviceBeŝameloStrato Respubliko (Tjumeno)Plenuma povoKladruby (distrikto Strakonice)Arcaicam EsperantomȘumugiuHTTP 404MeloSamtavola komunikadoXXXAristoteloErotikaj helpiloj🡆 More