Raymond Radiguet (naskiĝis la 18-an junio 1903, mortis la 12-an de decembro 1923) estis franca aŭtoro kies du noveloj famiĝis pro sia malferme montritaj temoj kaj verkostilo kaj tono.
Raymond Radiguet | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Raymond Radiguet | ||
Naskonomo | Raymond Maurice Radiguet | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1903 en Saint-Maur-des-Fossés, Seine, Francio | |
Morto | 12-an de decembro 1923 (20-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo, Francio | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | tifoida febro vd | |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Lycée Charlemagne vd | |
Familio | ||
Patro | Maurice Radiguet vd | |
Amkunulo | Beatrice Hastings • Irène Lagut vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • poeto • romanisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Le Diable au corps ❦ Le bal du Comte d'Orgel vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Radiguet naskiĝis en Saint-Maur, Val-de-Marne ĉe Parizo, filo de karikaturisto. En 1917 li translokiĝis al Parizo, kie li studis kaj poste interesiĝis en ĵurnalismo kaj literaturo. Li asociiĝis al Modernismo nome kun Picasso, Max Jacob, Jean Hugo, Juan Gris kaj ĉefe Jean Cocteau, kiu iĝis lia arta tutoro.
Radiguet mortis en Parizo en 1923 je aĝo de 20 jaroj pro tifoida febro, kiu venis al li dum veturo farita kun Cocteau. Krom la du noveloj, Radiguet lasis iom da poezio kaj unu teatraĵon.
Komence de 1923 Radiguet publikigis sian unuan kaj plej faman novelon, Le Diable au corps (La diablo korpe). Nome la historio de juna edzino kiu havas amaferon kun junulo 16jaraĝa dum ŝia edzo forestas lukte dummilite provokis skandalon en lando kiu ĵus eliris el la Unua Mondmilito. Kvankam Radiguet neis tion, oni certigis poste, ke la historio estis grandparte membiografia.
Lia dua novelo, Le bal du Comte d'Orgel, ankaŭ temas pri adulto, kaj estis publikigita nur postmorte en 1924.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Raymond Radiguet, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.